Ĝendarmo kaj ĝendarminoj
komedia filmo
Ĝendarmo kaj ĝendarminoj (france Le Gendarme et les Gendarmettes) estas franca filmo aperinta en 1982 kaj originale filmita en la franca lingvo. Temis pri la lasta el ses konataj filmoj, post Ĝendarmo el Saint-Tropez, Ĝendarmo en Novjorko, Ĝendarmo geedziĝas, Ĝendarmo en emeriteco kaj Ĝendarmo kaj eksterteranoj. En tiuj ĉi filmoj rolis Louis de Funes, Michel Galabru kaj multaj aliaj konataj francaj aktoroj.
Ĝendarmo kaj ĝendarminoj | |
---|---|
jen bildigo de la ĝendarmo ĉe garaĝa pordo | |
filmo | |
Originala titolo | Le Gendarme et les Gendarmettes |
Produktadlando | Francio |
Originala lingvo | franca |
Kina aperdato | 1982 |
Daŭro | 99 minutoj |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Jean Boffety |
Reĝisoro(j) | Jean Girault • Tony Aboyantz |
Scenaro | Jacques Vilfrid |
Filmita en | Saint-Tropez • Hyères |
Loko de rakonto | Saint-Tropez |
Muziko de | Raymond Lefèvre |
Ĉefrolantoj | Louis de Funes, Michel Galabru kaj multaj aliaj |
IMDb | |
Rilate sian ĝenron, ĉiuj ses filmoj rigardeblas kiel komedia filmo kaj ĉiuj lokiĝas en Saint-Tropez, fama somerrestadeja havenurbo borde de la Mediteranea Maro en la regiono Bordo Lazura aŭ Franca Riviero, tiu ĉi filmo ankaŭ en la apuda urbo Hyères.
La filmo havas entutan daŭron de 99 minutoj.