Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations General Assembly, mallongige UNGA) estas la plena kunveno de la membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉiun membroŝtaton povas reprezenti ĝis kvin personoj.
Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
internacia parlamento principal organ of the United Nations vd | |||||
Dum | 1945 - nekonata/nuntempe | ||||
Sidejo | Sidejo de UN | ||||
filioj | UNICEF • Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado • United Nations System Staff College • United Nations Commission on International Trade Law • Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||

La Ĝenerala Asembleo kontrolas kaj akceptas la budĝeton de Unuiĝintaj Nacioj (artikolo 17 1, UN-ĉarto). Aldonaj taskoj estas konsilado kaj akcepto de rekomindaj rezolucioj. La Ĝenerala Asembleo povas trakti fakte ĉian demandon kun internacia graveco, krom se samtempe la Konsilio de Sekureco ĝin traktas (artikolo 10, UN-ĉarto).
Trivialaĵo redakti
En 1960 dum protestoplena kunveno Nikita Ĥruŝĉov montris sian malkontenton, frapante la tablon per sia formetita ŝuo.
En 1974 Jaser Arafat parolonte aliris la pupitron kun pistolo ĉeflanke.