Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco

La Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco (ĜITK) aŭ en angla internacie General Agreement on Tariffs and Trade (GATT) estas multflanka interkonsento kiu regulas internacian komercon. Laŭ ties enkonduko, ties celo estas la "substanca reduktado de tarifoj kaj aliaj komercaj barieroj kaj la nuligo de preferoj, pri reciproka kaj mutua avantaĝa bazo." Tradukite estus ili por helpi la liberab komercon kaj la grandaj superstrukturoj ekonomiaj, nome multnaciaj entreprenoj, monopoloj ktp. Ĝi estis negocata dum la Konferenco por Komerco kaj Dungado de Unuiĝintaj Nacioj kaj estis rezulto de malsukceso de negocado inter registaroj por krei la Internacian Komercan Organizon. La traktato por GATT estis subskribita en 1947 kaj daŭris ĝis 1994, kiam ĝi estis anstataŭita de la Monda Organizaĵo pri Komerco en 1995.

Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco
akordo pri komerco • internacia organizaĵotraktato
Komenco 30-a de oktobro 1947 vd
vdr

La origina teksto de GATT (GATT 1947) estas ankoraŭ valida laŭ la marko de la WTO, depende de modifoj de GATT 1994.[1]

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Aaronson Susan A. Trade and the American Dream: A Social History of Postwar Trade Policy & co (1996)
  • Irwin, Douglas A. "The GATT in Historical Perspective," American Economic Review Vol. 85, No. 2, (May, 1995), pp. 323–328 en JSTOR
  • McKenzie, Francine. "GATT and the Cold War," Journal of Cold War Studies, Summer 2008, 10#3 pp 78–109
  • Zeiler, Thomas W. Free Trade, Free World: The Advent of GATT (1999) resumo kaj serĉilo

Eksteraj ligiloj redakti