Ĝenerala semantiko

(Alidirektita el Ĝenerala Semantiko)

Ĝenerala semantiko (angle: general semantics) - disvolviĝanta de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento filozofi-sociologia koncepto pri la lingvo, fondita de Alfred Korzybski en 1933. Ĝiaj adeptoj celas precizigi sian pensmanieron per precizigo de sia lingvouzo.

Ĝi havas nemulte da komunaĵoj kun logika semantiko, nek lingva semantiko, kiel nuntempe instruataj en altlernejoj. Lume de vaste akceptita terminologio de Charles W. Morris ĝi estas pli proksima al pragmatiko. Ĉefa problemo de ĝenerala semantiko estas plibonigo de interhomaj rilatoj pere de plibonigo de la lingvo; ĝiaj aliaj problemoj kaj metodoj ligiĝas ĉefe kun sociologio, psikologio kaj psikoterapio. Iniciatinto de ĝenerala semantiko estis aganta intermilite Alfred Korzybski. Dum postaj jardekoj evoluigis ĝin liaj disĉiploj, al kiuj apartenis la kanada sciencfikciisto A. E. Van Vogt kaj la lingvisto S. I. Hayakawa kaj Wendell Johnson.

Ĝeneralan semantikon interesis antaŭ ĉio influo de la lingvo al homa konscio kaj ebleco transformi ties influon. Sanigo de la lingvo kiel faktoro forte enfluanta la homan aktivadon povas iĝi rimedo por plibonigo de la mondo. Eraroj plipezigantaj lingvon kaj negative influantaj la socion estas ekzemple neprecizeco, inklino al troa abstraktado, neklareco, facila influeblo al manipulado.

Ĝenerala semantiko estas ne nur teoria priskribo de rilatoj inter lingvo kaj socio kaj kulturo (kiel teorio estas cetere pliproksimigita al hipotezo de Sapir-Whorf), sed premisas eblecon de la reala ŝanĝo de kulturo kaj socio pere de ŝanĝo de la lingvo. Sur la politika nivelo negativa influo de la lingvo al socio videblas laŭ ĝenerala semantiko precipe en totalismo kaj ties specifa lingvo. Tial signifa parto de laboraĵoj flanke de teoriistoj de la studdirekto koncernas propagandon kaj teies lingvaj misuzoj. Pro tio ĝenerala semantiko estas unu el fluoj de la kritiko de lingvo.

Disvolvon de la ĝenerala semantiko apogas fondita de Alfred Korzybski Instituto de Ĝenerala Semantiko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti