Ĝenerala sekretariejo de la registaro (Francio)

La ĝenerala sekretariejo de la registaro (france "secrétariat général du gouvernement" aŭ SGG) estas oficejo ligita al la ĉefministro. Ĝi estas komisiita pri administra kunordigo de la registara laboro sed ne havas politikan povon. Ĝi ne estas membro de la registaro.

Jean-Marc Sauvé, ĉi tie fotita en 2009, estis ĉefsekretario de la registaro inter 1995 kaj 2006.

Ekzistas aliaj samtipaj oficejoj : la ĝenerala sekretariejo pri eŭropaj aferoj, la ĝenerala sekretariejo pri defendo kaj nacia sekureco kaj la ĝenerala sekretariejo pri maro[1].

Historio redakti

André Ségalat fariĝis ĝenerala sekretario de la registaro en 1946 kaj tia restis dum 12 jaroj, montrante tiel ke la oficejo havas pure administran rolon, kaj sendependa de la ŝanĝoj de registaroj. Ĝia estis sama en la [[Kvara Respubliko|4-a]] kaj la kvina Respubliko[2].

Organizado redakti

La oficistoj de la ĝenera sekretariejo de la registaro laboras en pluraj konstruaĵoj ĉirkaŭ Palaco Matignon, strato Varenne kaj strato Babilono, en la 7-a arondismento de Parizo.

La SGG enhavas centon da laboristoj[3].

Rolo redakti

La ĝenerala sekretariejo de la registaro estas konsultata por ĉiu registara decido, ĝi redaktas la protokolon de la interministeriaj kunvenoj kaj de la Konsilio de la ministroj[3].

Okaze de ekzameno pri konstitucieco de leĝo fare de la Konstitucia Konsilio, la ĝenerala sekretariejo de la registaro preparas la rimarkojn de la registaro pri la apelacio[4].

Okaze de ŝanĝo de registaro, la ĝenerala sekretariejo de la registaro plu estas ; ĝi organizas la transirojn, kaj provizas la loĝistikajn rimedojn (oficejoj, ktp.) al la asistantaroj de ministroj[3].

Fine, ĝi regas ĉiujn oficejojn de la ĉefministro[3].

Ĝenerala sekretario de la registaro redakti

La ĝenerala sekretario de la registaro regas la servon. Naŭ personoj sin sekvis je tiu posteno ekde 1946. Escepte de Louis Joxe, ili ĉiuj estis membroj de la ŝtata konsilio[5].

Dato de nomumo Ĝenerala sekretario Registaro
1945 Louis Joxe
15-a de septembro 1946 [JORF 1] André Ségalat

De la 1-a registaro de Georges Bidault ĝis registaro de Félix Gaillard

23-a de januaro 1958 [JORF 2] Roger Belin

De la registaro de Félix Gaillard ĝis la 2-a registaro de Georges Pompidou

14-a de marto 1964 [JORF 3] Jean Donnedieu de Vabres

De la 2-a registaro de Georges Pompidou ĝis la 1-a registaro de Jacques Chirac

13-a de februaro 1975 [JORF 4] Marceau Long

de la 1-a registaro de Jacques Chirac ĝis la 2-a registaro de Pierre Mauroy

30-a de junio 1982 [JORF 5] Jacques Fournier

de la 2-a registaro de Pierre Mauroy ĝis la 2-a registaro de Jacques Chirac

26-a de marto 1986 [JORF 6] Renaud Denoix de Saint Marc

De la 2-a registaro de Jacques Chirac ĝis la 1-a registaro de Alain Juppé)

24-a de majo 1995 [JORF 7] Jean-Marc Sauvé

De la 1-a registaro de Alain Juppé ĝis la registaro de Dominique de Villepin

22-a de septembro 2006 [JORF 8] Serge Lasvignes

De la registaro de Dominique de Villepin ĝis la 2-a registaro de Manuel Valls

Notoj kaj referencoj redakti

Dekretoj pri nomumo, en la Journal officiel de la République française (JORF), de Légifrance :

  1. Dekreto de la 15-a de septembro 1946, JORF de la 19-a de septembro 1946, p. 8038.
  2. Dekreto de la 23-a de januaro 1958, JORF n° 20 de la 24-a de januaro 1958, p. 866.
  3. Dekreto de la 14-a de marto 1964, JORF n° 71 de la 24-a de marto 1964, paĝo2674.
  4. Dekreto de la 13-a de februaro 1975, JORF n° 38 de la 14-a de februaro 1975, p. 1884.
  5. Dekreto de la 30-a de junio 1982, JORF n° 151 de la 1-a julio 1982, p. 2069.
  6. Dekreto de la 26-a de marto 1986, JORF n° 74 de la 28-a de marto 1986, p. 5044.
  7. Dekreto de la 24-a de majo 1995, JORF n° 122 de la 25-a de majo 1995, p. 8584, NOR PRMX9500838D.
  8. Dekreto de la 22-a de septembro 2006, JORF n° 221 de la 23-a de septembro 2006, teksto n° 43, NOR PRMX0609569D.

Eksteraj ligiloj redakti