Ĝenerala vikario estas ofico antaŭvidita de la Kanona juro en ĝia “Libro II” titolita “La popolo de Dio”.[1]

Insigno de ĝenerala vikario.

Recitas la kanono 375 alineo 1 de tiu Libro:

“En ĉiu diocezo la dioceza episkopo konstituu la ĝeneralan vikarion po ke, per la ordinara povo je kiu li provizitas laŭnorme de sekvaj kanonoj, helpu la episkopon mem en la regado de la tuta diocezo.”

Tial temas pri trudita figuro en ĉiuj latinritaj katolikaj diocezoj.

Tiu figuro kutime estas unupersona, escepte de iuj kazoj preskribitaj en la sekvaj kanonoj. La eventualaj esceptoj povas naskiĝi pro la teritoria amplekso aŭ pro gentaj dimensioj de la diocezo.

Taskoj de la ĝenerala vikario redakti

La ĝenerala vikario reprezentas la episkopon, kaj zorgas la rilatojn kun la parokoj kaj la dekanujoj, allasas imprimaturojn, kontaktas kaj rilatas la civilajn teritoriajn aŭtoritatojn, administras la ekleziajn bonaĵojn kaj la jurajn aspektojn de la sakramentoj kaj ties celebradojn.

Tial referencas al ĝenerala vikario diversaj oficoj, se ili ekzistas.

Kutime la ĝenerala vikario estas membro de la kuria konsilio.

La generala vikario devas esti presbitero, ne malpli aĝa ol 30-jara kaj doktoriĝinta aŭ licencuolo pri kanona juroteologio, aŭ montris kompetenton pli ol ordinaran en ekleziaj sciencoj (Kan. 478§1]. Se li estas episkopo , al li apartenas la titolo de [helpa episkopo]].

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Figuro simila aktivas ankaŭ en la Anglikana Komunio kaj en aliaj kristanaj eklezioj.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1]. Latinlingva Kanona kodo