Ĝeneralaj Statoj de la Reĝlando Nederlando

duĉambra parlamento de Nederlando

La Ĝeneralaj Statoj de la Reĝlando Nederlando (nederlanda lingvo: Staten-Generaal) estas la parlamento de Nederlando. Ĝi konsistas el du ĉambroj, kiuj ambaŭ sidas en Binnenhof (interna korto) en Hago.

Ĝeneralaj Statoj de la Reĝlando Nederlando
emblemo
duĉambra parlamento
Geografia situo 52° 4′ 47″ N, 4° 18′ 47″ O (mapo)52.0796314.313035Koordinatoj: 52° 4′ 47″ N, 4° 18′ 47″ O (mapo)
Lando(j) Reĝlando de Nederlando vd
Sidejo Binnenhof
Ĝeneralaj Statoj de la Reĝlando Nederlando (Nederlando)
Ĝeneralaj Statoj de la Reĝlando Nederlando (Nederlando)
DEC
Ĝeneralaj Statoj de la Reĝlando Nederlando
Ĝeneralaj Statoj de la Reĝlando Nederlando
Map
Ĝeneralaj Statoj de la Reĝlando Nederlando
Retejo Oficiala retejo
vdr

Priskribo kaj funkcio redakti

Origine la Ĝeneralaj Statoj estis delegitokongreso komparebla kun la imperia dieto en la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco. Post kiam Nederlando estis sin malliginta en la 16a jarcento de la imperio de la Habsburgoj, la Ĝeneralaj Statoj ricevis la decidan rolon politikan. Post la franca regado (1795–1813), en kiu estiĝis diversaj ŝtatoformoj, en 1814/1815 ekestis la Reĝlando de Nederlando. Tiam oni reekprenis la pli malnovan terminon „Staten-Generaal“ por la moderna duĉambra parlamento.

La esenca parlamento estas la Dua Ĉambro (Tweede Kamer). En ĝi okazas la grandaj politikaj debatoj, kaj se plimulto de la ĉambranoj proklamas sian malkonfidon al la registaro (nederlande: motie van wantrouwen), tiam la registaro abdikas. Tio ĉi elformiĝis proksimume la 1860aj jaroj: En la konstitucio de Nederlando mem tia ne staris. Nederlando tiuaspekte konas la parlamentan regosistemon fakte nur praktike.

Por ke leĝo estas akceptata, ambaŭ ĉambroj devas konsenti, do ankaŭ la Unua Ĉambro (Eerste Kamer). Tiu ĉi tamen estas esence malpli grava, ankaŭ ĉar ĝi ne povas ŝanĝi leĝoprojektojn. Ĝi nur povas konsenti aŭ rifuzi la projekton; ĉi-lasta tamen nur tre malofte okazas. Krome membro de la Unua Ĉambro estas nur partotempa membro, kaj la ĉambro mem kunsidas ankaŭ esence malpli ofte.

La Dua Ĉambro estas rekte elektata (per listoj) de la nederlandaj civitanoj, La Unua Ĉambro tamen nerekte (ankaŭ laŭ listoj) de la membroj de la provincparlamentoj (Provinciale Staten).

Termino redakti

 
Historia rekonstruado de batalo el 1627 en orientnederlanda Groenlo. Jen de Staatsen (la statanoj) kun la „princoflago“.
 
Binnenhof en Hago (2009)
 
Princino Beatriksa en 1960 je la tronparolado (anstataŭe sian patrinon), en Ridderzaal.
 
Ridderzaal („kavalirhalo“). La nomo devenas el la 19a jarcento.

En Esperanto redakti

La nomo Staten-Generaal, aŭ "Ĝeneralaj Statoj", evidente ne temas pri ŝtatoj, sed pri sociaj statoj. La sistemo de sociaj statoj ekzistis en feŭdismaj landoj same kiel klassistemo. La nederlanda kunsido de Ĝeneralaj Statoj tri statoj estas reprezentitaj (vidu sube). En Esperanto, oni ofte ne parolas pri statoj kiel socia afero, sed tia uzo ja estas zamenhofa. L. L. Zamenhof, kiu plenkreskis en feŭdalisma lando, diris:

 
 Ili reprezentas per si ĉiujn landojn, ĉiujn rangojn, statojn kaj klasojn de la homoj. 

La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto montras ke la vorto "stato" ne estas kutimaĵo. La vortaro tradukas la feŭdisman civitaron per ambaŭ "Tria Stato" kaj "Tria Ordo".[1]

En Nederlando redakti

La nomo Staten-Generaal estas krome ne nur en pli malnovaj fontoj uzata kiel alia termino por la ŝtatonomo Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj. Tio ĉi estas atribuenda al tio, ke la Ĝeneralaj Statoj ankaŭ funkciis kiel suvereno de la respubliko. La armeo de Nederlando do nomiĝas het Staatse leger.

En la politika lingvouzo de Nederlando la termino „Staten-Generaal“ maloftas. La Dua Ĉambro estas esence pli grava ol la unua, kaj la amaskomunikiloj ĝin do simple nomas kamer; La Unua Ĉambro tradicie ankaŭ nomiĝas Senaat (senato). Se oni ial klare intencas ambaŭ ĉambrojn, oni povas diri beide kamers.

Historio redakti

Nederlando ĝis 1790 redakti

La historio de la Ĝeneralaj Statoj reiras en la mezepokon. Jam en la 14a jarcento okazis ĝeneralaj kunvenoj de la statoj. La statoj estis:

La aliaj homoj, plejparte la servutularo, ne estis reprezentita. Jam la 9an de januaro 1464 en Bruĝo okazis komuna kunveno nome Staten-Generaal de ĉiuj nederlandaj regionoj (gewesten). Ĝi persvadis, precipe laŭ peto de la urboj, Filipon la Bonan, doni al lia filo Karlo la Brava la oficon de guberniestro. Pli malfrue en la 15a kaj 16a jarcentoj Bruselo estis sidejo de la Ĝeneralaj Statoj.

La Ĝeneralaj Statoj ankaŭ ludis gravan rolon en la komenca fazo de la Okdekjara Milito (vidu Unuiĝo de Utreĥto). La forĵuriĝo disde la reĝo en 1581 signifis, ke la Ĝeneralaj Statoj transprenis la regadon de la lando. Bruselo kaj la sudaj provincoj restis sub la regado de la hispana reĝo, kaj la Ĝeneralaj Statoj translokiĝis al Hago.

En la Respubliko de la Sep Unuiĝinta Nederlandoj la ĝenerala statokongreso funkciis kiel parlamenta ĉambro de federacieroj. Ĉiu provinco, Holando, Zelando, Utreĥto, Overijssel, Gelderlando aŭ Gelre, Groningen kaj Frisujo, disponis pri unu voĉo. La Ĝeneralaj Statoj administris ĝis 1795 partojn de Flandrujo, Brabanto kaj Gelre kiel Generaliteitslanden: Statan Flandrujon, Statan Brabanton kaj Statan Gelre.

La Ĝeneralaj Statoj havis kompetencojn sur la kampo de la ekstera politiko, de la financoj (impostpostuloj), de la monfarado kaj de la militpolitiko. Ĝi ankaŭ administris la Nederlandajn Orienthindan kaj Okcidenthindan Kompaniojn. La Staten-Insulo (nederl.: Staaten Eylandt) en Novjorkio kaj la Insulo Estados antaŭ la suda marbordo de Argentino estis nomataj laŭ la Ĝenerala Statoj.

Aŭstraj Nederlandoj redakti

En Bruselo en Aŭstra Nederlandoj la Ĝeneralaj Statoj de la sudaj ŝtatoj pluekzistis kiel Ĝenerala Statoj, ĝis kiam ili la 11an de januaro 1790 ankaŭ sin forturnis de la imperiestro kaj mallongtempe fondis la Respublikon de la Unuiĝintaj Belgaj Ŝtatoj (États-Belgiques-Unis).

Unuiĝinta Kunveno de la Ĝeneralaj Statoj redakti

En nuntempa Nederlando povas okazi, kvankam malofte, ke ambaŭ ĉambroj kunvenas kune. Tion ĉi oni nomas Unuiĝinta Kunveno (nederlande: Verenigde Vergadering). La prezidon en la Unuiĝinta Kunveno tenas la prezidanto de la Unua Ĉambro.

Regule tia kunveno okazas ĉiun jaron je la tria mardo de septembro (Princotago). Komence la monarĥo veturas, kune kun sia plej proksima parenco, per kaleŝo tra Hago. Celo estas la Kavalirhalo, la plej malnova parlamentodomo ĉe la Binnenhof je Hago. La monarĥo laŭtlegas poste la tronparoladon verkitan de la ministroj. Tiu ĉi parolado pritraktas la programajn celojn de la registaro por la venonta parlamenta jaro (de la 1a de septembro ĝis la 30a de junio de la sekva jaro).

Samtempe oni diskonigas la Rijksbegroting, la regnan buĝeton. Al ĉi tiu Miljardennota ĉiam antaŭas la buĝetodebato en la Dua Ĉambro.

Aliaj momentoj por la okazigo de la nuniĝintaj kunveno estas:

  • Akcepto de leĝo kiel konsento pri la geedziĝo de reĝofamiliano
  • Enkonduko (omaĝo) de nova monarĥo
  • Morto de reĝofamiliano

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Sergio Pokrovskij (2001). “Kvarlingve ĉirkaŭ la jaro 1648ª”, La Ondo de Esperanto (eo) 8, p. 82–83. 
  2. 2,0 2,1 2,2 Eobald Toze: Geschichte der Vereinigten Niederlande von den ältesten bis zu den gegenwärtigen Zeiten. Volumo 1. Gebauer 1771. ([1])