Ĝengĝoŭo
Ĝengĝoŭo - ĉine 鄭州市 / 郑州市, pinjine Zhèngzhōu Shì, en malnovaj latinliterigoj ankaŭ angle Chengchow aŭ germane Tschengtschau - estas antikva ĉefurbo kaj nuna universitata urbo en Ĉinio. Samtempe temas pri la administra centro de la provinco Henano.

Ĝengĝoŭo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
departemento-ranga urbo urbego ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 450000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 10 136 000 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 339 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 45′ N, 113° 40′ O (mapo)34.74919113.66051Koordinatoj: 34° 45′ N, 113° 40′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 7567,18 km² ( 756 718 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||




Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiĜengĝoŭo situas laŭ la Flava rivero.
Ĝengĝoŭo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. 1500 a.K. la komunumo jam havis urban defendan muron. Dum diversaj dinastioj ĝi estis sidejo de imperiestroj. Ekde 1903 la urbo havas fervojan kontakton. La iama agrikultura urbo post 1949 iĝis ankaŭ industria urbo, produktanta teksaĵojn, traktoron, lokomotivojn ktp.
Klimato
redaktiEn Ĝengĝoŭo estas subtropika klimato kun 4 sezonoj. Precipe inter aprilo kaj oktobro pluvas (jare po 640 mm). En julio la temperaturo estas 27 °C, januare 0.2 °C.
Vidindaĵoj
redakti- provinca muzeo Henan
- bestoĝardeno
- botanika ĝardeno