Ĝenova Respubliko

La Ĝenova Respubliko en la Mezepoko estis unu el la italaj Maraj Respublikoj kune kun Venecio, Amalfi kaj Pizo. La Ĝenova Respubliko, kiu ampleksis la hodiaŭan Ligurion kaj koloniojn en Mezoriento, Grekio, Nordafriko, Sardio kaj Korsiko, finiĝis en la jaro 1815, kiam ĝi estis aneksata de Piemonto-Sardio.

La plej klara respubliko ĝenova
Origina nomo Serenissima Repubblica di Genova
Repúbrica de Zêna
 Reĝlando Italio (Sankta Romia Imperio) 10051815 Regno de Sardio 

historia lando • oligarĥiosuverena ŝtato • maritime republic
Geografio
teritorioj de la respubliko kaj areoj de ekonomia influo
teritorioj de la respubliko kaj areoj de ekonomia influo
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Genovino
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando Italio (Sankta Romia Imperio) Reĝlando Italio (Sankta Romia Imperio)
Postsekvaj ŝtatoj:
Regno de Sardio Regno de Sardio
Historio
vdr

Inter ĝiaj kolonioj aŭ komercaj bazoj estis Pera, Kaffa kaj Trebisonda.

La ŝtaton regis oligarĥio de komercistoj, kiu elektis registon kun la titolo de doĝo. Unu el la plej famaj doĝoj estis Simone Boccanegra, fakte la unua.

Historio redakti

La urbo Ĝenovo jam estas fondita en la romia epoko, sed tiam ne havis grandan influon. En la frua Mezepoko, ĝi komencis esti centro komerca kaj konkuris kun Pizo, alia grava komerca haveno ĉe la okcidenta marbordo de Italio. Estiĝis nodo komerca inter Bizanca imperio, la araba mondo kaj Eŭropo okcidenta. La engaĝiĝo de Ĝenovo en la krucmilitoj pligrandigis sian gravecon komercan, tiel ke tiutempe ĝi estis la plej grava komerca haveno Mediteranea kun Venecio. La varoj plaj gravaj en la komerco ĝenova estis aziaj, kiel spicoj kaj silko. En la 13-a jarcento fondiĝis pluraj komercaj kontoroj en la marbordoj de orienta Mediteraneo kaj la Nigra Maro, ekzemple en Konstantinopolo, Teodozio, Famagusto kaj Smirno. Ĉi tiuj urboj estis partoj da la granda komerca imperio de Ĝenovo. En la jaro 1284 Ĝenovo venkis sian rivalan urbon Pizo, tiele gajnis Korsikon kaj Sardion, kaj pligrandigis sian potencon. La Ĝenova banko Casa di San Giorgio, fondita en la jaro 1407, estis unu inter la plej gravaj financaj institutoj en Eŭropo.

Komence de la Renesanco, Ĝenovan ekregis fremdaj regnoj, unue Milano, kaj due Francio. Pro la kresko de Otomana imperio kaj la perdo de graveco de la Mediteranea komerco, alidirektita al la Atlantiko, Ĝenovo perdis sian grandan komercan influon dum la 16-a jarcento.

En la jaro 1797 Napoleono refondis la Ĝenovan respublikon kiel la Respubliko Liguria. Inter la jaroj 1805 kaj 1815 ĝi estis parto de Francio. Post la Napoleonaj militoj ĝis la unuiĝo de Italio en la jaro 1861, Ĝenovo apartenis al Regno de Sardio.

Vidu ankaŭ redakti