Ĝenrismo[2] estas tendenco aŭ arta movado kiu montras kutimojn kaj morojn de la socio, reference al preciza regiono aŭ lando kaj al aro de ties tradicia folkloro.[3][4] Ĝi havis specialan disvolvigon el la stetikaj proponoj de la Romantismo en Eŭropo kaj tre diversan montron en literaturo kaj pentrarto de la 19a jarcento.[5]

La promenejo de AndaluzioLa maja y los embozados, pentraĵo de Goya en 1777, ene de la ĝenrisma serio de la kartonoj de Goya por murtapetoj.[1]

Mariano José de Larra situigas la originon de la moderna ĝenrisma literaturo en Anglio, jam ĉe la sojlo de la 18a jarcento pro la publikigo de la gazeto The Spectator (1711-1712),[6] nome​ efemera revuo eldonita de Joseph Addison kaj Richard Steele, planita kiel montrofenestro kaj semejo de tio kion ili mem nomigis «Essay or sketch of manners» (eseo aŭ skizo de kutimoj).

La intereso el tiu arta stilo kaj movado estas duobla. Unuflanke ĝi estas montro de la estetikaj sentoj de la respektivaj epokoj. Aliflanke ĝi utilas kiel historia referenco al aferoj kiuj povas esti konataj nur aŭ ĉefe danke al tiaj manifestoj. Tre ofte ĝenrismaj aŭtoroj estis interesataj ne nur pri la tiutempaj tipaj roluloj, kutimoj, pejzaĝoj, popolaj tradicioj, ktp., sed ĉefe pri tiuj kiuj tiam jam estis perdiĝintaj. Tiele la utileco de tia konservo ege gravas por la postaj jarcentoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Arnáiz, José Manuel (1987). Francisco de Goya, cartones y tapices. Madrid: Espasa Calpe. ISBN 84-239-5284-3.
  2. Laŭ traduko el la hispana vorto "Costumbrismo" en la Vortaro de de Diego [1][rompita ligilo] Konsultita la 16an de aprilo 2018.
  3. «Costumbrismo». DRAE. Konsultita la 16an de aprilo 2018. ««En las obras literarias y pictóricas, atención que se presta al retrato de las costumbres típicas de un país o región.»».
  4. Román, Isabel. «Hacia una delimitación formal del costumbrismo decimonónico». En Departamento de Literatura Española. institucional.us.es. p. 167. [2] Konsultita la 16an de aprilo 2018.
  5. Fernández López, Justo. «Costumbrismo en el siglo XIX». hispanoteca.eu. [3] Arkivigite je 2016-09-05 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 16an de aprilo 2018.
  6. Escobar Arronis, José. «"Literatura de 'Lo que pasa entre nosotros'. La modernidad del artículo de costumbrismo"». cervantesvirtual.com. [4] Konsultita la 16an de aprilo 2018.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Costumbrismo en la hispana Vikipedio.