Malfermi la ĉefan menuon

La nocio ĝenro signifas en la muzikteorio:

„Ĝenro“ kaj „formo“ estas du nocioj ofte parte kongruaj, kiuj estas uzata en la ĉiutaga lingvouzo ankaŭ malprecize aŭ samsignife. Ĝeneralaj formoj ekz. estas kantoformo kaj rondelformo; la fako muzika forminstruaĵo provas klasifiki tiun.

Male al tio la instruaĵo pri la muzikaj ĝenroj rigardas la kriteriojn ensemblo, teksto, funkcio, prezentoloko kaj movimentstrukturo.

Pluaj kriterioj por sistema klasifikado de muziko estas:

Ĝenro kaj funkcio de muzikoRedakti

Ofte parte kongruas la nocioj por la prezentadkondiĉoj kun la nomoj por la prezentata: ĉambromuziko iam estis la muziko en la nobelara „ĉambro“, sed ekde la malfrua 18-a jarcento ŝajnas difini sin prefere per ensemblo, stilo ktp.. La nocio Opéra comique nomas parizan teatrejon de la 19-a jarcento kaj same operĝenron, kiu tie estis prezentata. Menueto estas socia danco kaj samtempe movimento en la klasika simfonio.

Ĝenro kaj prezentokondiĉoj konformas unu la alian kaj tiam nur estas laŭkondiĉe separeblaj: ĝenroj ofte estas streĉe ligitaj al funkciaj kuntekstoj, muziko tiam estas uzomuziko. La ligo al certaj ĝenrotipoj starigis al komponisto ĉiam limigojn de liaj kompoziciaj eblecoj, ekz. ĉe eklezisonatoj aŭ komence je la formado de sakralaj oratorioj, kiuj ne rajtis esti tro operecaj. Ekde la malfrua 18-a jarcento ĉambromuziko tamen - kvazaŭ interĝenre - fariĝis ludebla ankaŭ en la burĝa koncertodomo, kaj la franca opéra comique ankaŭ povis esti prezentata en germanaj (provincaj) teatrejoj. Al ĉi tiu spaca emancipo ofte konformas la emancipado disde sia funkcio, kiel ekzemple ĉe dancmuziko, kiu fariĝas simfonimovimento.

Tia emancipado disde funkciomuziko faras la ĝenron pura resp. „absoluta“ (vd. Absoluta muziko). Ĝi konservas ion (kiel la nobelara ĉambro kiel nimbo) kaj malligas ĝin samtempe el ĝia origina kunteksto. Absoluteco celas laŭ estetika pretendo arton kiel "malmondo" malligita de la realeco. Ĝi povas malhelpi nebeligitan rigardon de la historiaj faktoj en la 20-a jarcento kaj ekde la katastrofoj tiujarcentaj ĝi estas suspektata pri ideologiemo.

Komponistoj de la 20-a jarcento malligis sin de tro malvastaj ĝenronocioj kaj trovis hibridajn miksformojn kadre de klasikaj ĝenroj (ekz. ĉambrosimfonio) aŭ kadre de la artoj (ekz. performarto kiel miksformo inter danco, teatro kaj muziko). Per ekstremaj eksperimentoj John Cage neis komplete la nociojn ĝenro kaj verko.