Tipoj de videoludoj

formo de klasifiko de videoludoj kiuj havas aron da komunaj elementoj
(Alidirektita el Ĝenroj de videoludo)

Tio ĉi estas provo listigi la ĉefajn tipojn de videoludo kun kelkaj ekzemploj de ĉiu ludotipo. Tiu ĉi listo ne estas, kompreneble, konsiderenda kompleta. Al multaj ludoj ne eblas facile doni kategorion.

Rapidagaj ludoj redakti

Beat them all redakti

Beat them all estas tipo de ludo, kie la rolulo devas antaŭeniri en ludloko, kaj batali kaj venki ĉiujn malamikojn antaŭ ol povi iri al la sekva. La malamikoj estas regataj de komputilo. Ofte eblas ludi kun alia ludanto, kaj trovi aĵojn, kiuj plifortigas la rolulon.

Ekzemploj : Double Dragon, Splatterhouse, Final Fight, Streets of Rage, God of War, Die Hard Arcade, Devil May Cry et Viewtiful Joe...

Batalaj ludoj redakti

Batalaj ludoj (angle : Fighting games) konsistas el du ludantoj (kelkfoje du teamoj), kiuj devas frapi la rolulon de la alia, ĝis kiam unu el ili ne plu havas vivpoentojn aŭ troviĝas ekster la ludloko. Ofte roluloj batalas per luktosportoj kiel bokso, kungfuoaikido aŭ helpe de armiloj kiel sabrohakilo. Oni ankaŭ povas ataki de malproksime per magio. Multaj batalaj videoludoj estas interseriaj, tio estas ke roluloj de iu ludserio devas batali kontraŭ roluloj de alia ludserio.

Ekzemploj : Super Smash Bros., Street Fighter, Marvel vs. Capcom, Tekken, Virtua Fighter, Dead or Alive (videoludo), Soul Calibur...

Ŝtelmovaj ludoj redakti

Ŝtelmova ludo (angle: Stealth game) estas tipo ida de pafaj videoludoj. La ludanto devas kaŝe eniri lokon, kiu estas gardita de malamikoj. Male al kutimaj pafaj videoludoj, ludanto devas eviti fari bruon kaj pro tio uzi siajn armilojn (ofte malmultajn) saĝe. Tia ludo do rekompencas zorgeman kaj pripensitan agadon. Tia ludo povas kaŭzi tre stresan staton, ĉar la ludanto ĉiam bezonas esti atenta.

Ekzemploj : Metal Gear Solid, Splinter Cell, Hitman, Beyond Good & Evil, Robin Hood: La Legendo de Sherwood...

Platformaj ludoj redakti

En platforma videoludo, angle platform game, la heroo devas eviti aŭ ĉirkaŭiri obstaklojn, salti al plataĵoj kaj vanigi kaptilojn. Ĝi estas tre malnova ludotipo. Ĝi estis ofte en du dimensioj, sed nuntempe multaj plataĵaj ludoj estas en tri dimensioj. Tamen, ĝi ĝenerale ankoraŭ aspektas kiel desegnitaj filmoj kun infancela aspekto.

Ekzemploj: Castlevania, Crash Bandicoot, Donkey Kong, Prince of Persia, Rayman, Sonic, Spyro the Dragon, Super Mario...

Pafaj ludoj je interna vido redakti

Tiu ludotipo estas ankaŭ nomata "pafaj videoludoj je la unua persono" (el la angla First Person Shooters, alinome FPS. Movo kaj pafado estas la du ĉefaj agoj de la ludanto. La ekrano bildigas pafilon sur la ekrano, kvazaŭ la ludanto estus en la okuloj de la rolulo. La ludanto kutime devas pafi al ĉio, kio moviĝas.

Ekzemploj : Overwatch, 3D Monster Maze, Doom, Half-life, Unreal, Quake,Far Cry, 007 Goldeneye...

Pafaj ludoj je ekstera vido redakti

(angle: Third Person Shooters) La ludanto havas plimalpli la saman mision kiel en la pafaj videoludoj je interna vido, tamen eblas tute vidi la rolulon sur la ekrano dum ludado. Ĝi do ne donas la samajn impresojn al la ludanto.

Ekzemploj : Blood Rayne, Mafia, Grand Theft Auto, Tomb Raider, Max Payne...

Shoot 'em up redakti

Tia ludotipo iel similas al pafaj videoludoj je interna aŭ ekstera vido. La ludanto povas regi homon sed ĝenerale temas pri aviadilo aŭ aliaj veturiloj. La ĉefa misio de la ludanto estas pafi al kiom eble plej da malamikoj. Oni devas samtempe konduki sian veturilon kaj eviti la malamikajn kuglojn. Je la fino de ĉiu ludloko (ludo ofte konsistas el multaj), oni kelkfoje renkontas pli grandan kaj fortan malamikon.

Ekzemploj : Space Invaders, Radiant Silvergun, Border Down...

Aventurecaj vidilaj ludoj redakti

Aventurecaj vidilaj ludoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aventureca vidila ludo.

La limoj de la signifo de la aventura ludotipo (Adventure games en la angla) estas tre malfacile takseblaj. Ofte la rolulo troviĝas en alia universo, kie ĝi devas interagi, paroli kun personoj, kaj solvi enigmojn. Ĝi povas esti konsiderata kiel plataĵa, ŝtelmova aŭ eĉ pafa depende de tio kio plej gravas en la ludo. Tiu ludotipo uzas pli kaj pli da rimedoj uzataj en rolludoj, kiel spertpoentoj kaj la eblo elekti kiel plifortigi onian rolulon.

Ekzemploj: Dune, Indiana Jones, Maniac Mansion, Myst, Ico, Zelda...

Vidaj romanoj redakti

Vidaj romanoj (Angle Visual Novel)) estas aventuraj ludoj kie la ĉefa ago estas paroli kun diversaj roluloj. Ofte ne eblas libere moviĝi. La ludanto devas sekvi vojon, kiu estas decidita per ĝia maniero respondi al la demandoj de la roluloj. Ofta celo de tiu ludotipo estas allogi al viroj aŭ virinoj. Tia ludo kutime enhavas multe da teksto, kaj la bildoj estas limigitaj al la aspekto de fonoj kaj homoj.

Ekzemploj: Katawa Shoujo, Ace Attorney...

Rolulaj Ludoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rolula Ludo.

RLRolulaj Ludoj permesas movigi rolulon tra imagaj universoj, ofte fantastaj. Fakte, tiu ludotipo prenas la konceptojn de surtablaj rolludoj kaj adaptigas ilin al dudimensia aŭ tridimensia mondo.

Ekzemploj : Rogue, Final Fantasy, Dragon Quest, Dark Age of Camelot...

Amasaŭ Anaraŭ TTT Rolulaj Ludoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Amasaŭ Anaraŭ TTT Rolula Ludo (AATRL).

Eble pli bone konataj kiel Amasaŭ Anaraŭ TTT Rolula LudoAATRL (MMORPG en la angla), ĝi estas la interreta versio de la rolludoj. Ĝi ebligas al multege da ludantoj ludi kaj interagi samtempe en la sama virtuala universo.

Ekzemploj : World of Warcraft, Runescape, Everquest, Final Fantasy XI, Royaumes Renaissants...

Ŝablonaj ludoj redakti

Ŝablona ludo (Angle Sandbox game)) estas ludo kie la ĉefa fonto de amuziĝo estas modifado de la medio fare de la ludanto. Tiuj ludoj kutime ne havas rakonton kaj la ludanto ne estas gvidata. Ludanto mem devas lerni kiel trovi kaj modifi sian medion, ofte por plifortiĝi aŭ por travivi. Tiuj ludoj kutime estas plurludantaj, tiel aliaj ludantoj povas vidi kaj miri kiel aliaj ludantoj ŝanĝis sian medion por atingi apartan celon.

Ekzemploj : Minecraft, Terraria, ARK: Survival Evolved...

Hororaj ludoj redakti

Hororaj ludoj (Horror games aŭ survival horror en la angla) ekde tempo nememorebla, homo ŝatis travivi timegon kaj senti tremojn. Tra ĉiuj artoformoj, la timo estas esprimita. Elementoj similaj al tiuj en kino estas uzataj. La heroo evoluas en morba kaj alarma medio, freneziĝas je tutsubitaj vidaĉoj kaj kelkfoje entute kaj komplete freneziĝas. Tamen, tiuj universoj ne estas monotonaj kaj eĉ plivole zorgodonaj : hordoj da sorĉitaj kadavroj kaj kaprompaj enigmoj atendas la ludanton. Tiu ludotipo do ofte similas al aventuraj ludoj, kun pli-malplia dozo de teruro.

Ekzemploj : Alone in the Dark, Resident Evil, Silent Hill, Project Zero, Forbidden Siren, Rule of Rose...

Puzlaj ludoj redakti

Angle : Puzzle games

Ekzemploj : Bomberman, Dr Mario, Lemmings, Sokoban, Tetriso

Administradaj ludoj redakti

En administrada ludo, la misio de la ludanto estas estri kaj administri la vivon kaj la sorton de uloj aŭ ejo. Ĝenerale, oni devas mastri kaj konstrui domon aŭ eĉ domaron kies loĝantoj disponos pri la vivnepraj bezonoj : manĝi, resaniĝi, ktp... Oni devos ankaŭ zorgi pri la ekonomia kresko de la ejo. Tiuj ludoj tre similas al strategiaj ludoj, sed la ludanto kutime ne ludas kontraŭ alia teamo, sed kontraŭ (aŭ por) la sistemo.

En aliaj ludoj, la ludanto eĉ povas enkorpiĝi Dio kaj do responsas pri la tuta organizado de la tero. Estas ankaŭ sporta branĉo al tiu ludotipo: oni povas esti trejnisto, kaj la celo estas trejni do administri sportan (plejofte piedpilkadan) teamon (kiel Championship Manager).

Ekzemploj : Airline Tycoon, Civilization, Black & White, The Sims, Transport Tycoon...

Strategiaj ludoj redakti

En tiu tipo de ludo, la ludanto devas venki alian teamon preparante kaj realigante planon. Multaj faktoroj devas esti konsiderataj, kiel la ecoj de la diversaj regataj roluloj kaj la ecoj de la tereno (dezerto, videbleco ktp.) La ludo povas esti laŭvica (TBS por Turn-Based Strategy en la Angla) aŭ realtempa (RTT por Real-Time Tactics). Grava subtipo estas la 4X ludoj, kiuj ankaŭ povas esti aŭ laŭvicaj aŭ realtempaj.

Laŭvicaj strategiaj ludoj redakti

Ekzemploj : Advance Wars, Heroes of Might a Magic...

Realtempaj strategiaj ludoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Realtempa strategia ludo.

Ekzemploj : Dune, Command & Conquer, Age of Empires, StarCraft II: Wings of Liberty...

Plurludantaj retaj arenoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Plurludanta reta areno.

Ekzemploj : League of Legends, Dota 2...

4X ludoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo 4X (ludo).

Ekzemploj: Civilization, Master of Orion...

Sportaj ludoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sporta videoludo.

Kondukaj sportaj ludoj redakti

La ludoj kie eblas konduki veturilojn (ĉu duradaj ĉu kvarradaj) estas ankaŭ tre maljuna kaj tre populara ludotipo. Temas plejofte pri aŭtkonkursoj en fermita kurejo. En kelkaj ludoj, oni povas antaŭ la starto zorgi pri siaj aŭtomobiloj kaj aldoni ilojn se oni posedas monon (gajnitan per la konkursoj). La ludotipo estas ankaŭ nomata "Veturilkonkursaj ludoj" (Racing Games). Ekzistas ankaŭ sub-ludotipo kie oni devas dumkonkurse batali kontraŭ la aliaj konkurantoj kiel en WipEoutMario Kart.

Ekzemploj : Gran Turismo, Ridge Racer, Toca Touring Car, Colin MacRae Rally, Sega Rally 2...

Teamaj sportaj ludoj redakti

Videoludoj povas respeguli la realan vivon: la publikaj interesoj kiel piedpilko, usona piedpilko, rugbeo, glacihokeo, basbalo, kriketo, korbopilko retroviĝas en ludoj.

Ekzemploj : Pro Evolution Soccer, Fifa, NBA Jam, Rugby...

Aliaj sportaj ludoj redakti

Aliaj sportaj ludoj kiel golfo, olimpiaj ludoj, teniso, neĝobreto, rulsketado, surfotabulo ktp... estas trovebla sed tamen malpli popularas ol la teamaj sportaj ludoj.

Ekzemploj : Torino 2006, Tiger Woods, Tony Hawk's Pro Skater, SSX...

Simuladaj ludoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Simulada videoludo.

Simulada videoludo estas videoludo, kiu celas simuli realecan agadon.

Ekzemploj : Ace Combat, Microsoft Flight Simulator, Train Simulator, Farming Simulator, Goat Simulator, Freelancer, Silent Hunter...

Muzikaj ludoj redakti

Music Games en la angla. La muzikaj ludoj aŭ ritmaj ludoj estis popularaj en videoludejoj. La celo estas sekvi muzikritmon kaj plenumi ekzercojn. Kelkaj ludoj postulas specialajn flankaparatojn por povi ludi. Freŝdate, novaj ludoj aperis kun la eblo kanti per mikrofono aŭ danci sur tapiŝo, ambaŭ konektitaj al videoludilo.

Ekzemploj : Dance Dance Revolution, Donkey Konga, Amplitude, In the Groove...

Vidu ankaŭ redakti