Ĝeraldo de Kremono

(Alidirektita el Ĝeraldo el Kremono)

Ĝeraldo de Kremono estis la plej produktiva el la toledaj tradukistoj en la tempo, tio estas de la Tradukskolo de Toledo, kun pli da 87 libroj tradukitaj el araba scienco.[1] Li venis al Toledo en 1167 serĉe de la Almagesto de Ptolemeo, kaj ĉar li ne sciis la araban kiam li alvenis, li devis fidi je judoj kaj mozaraboj por kaj traduko kaj instruado. Liaj tradukitaj libroj inkludas la jenajn:

  • Almagesto de la menciita Ptolemeo,
  • multaj verkoj de Aristotelo, inkluzive de Duaj Analizoj, Fiziko, Pri la ĉielo kaj la mondo, Pri generacio kaj korupto, kaj Meteologio,
  • de Ĥŭarizmi Pri Algebro kaj Almukabala,
  • de Arkimedo Pri la mezurado de la cirklo,
  • de Eŭklido la Elementoj de Geometrio,
  • de Jabir ibn Aflah la Elementa astronomica,
  • de Al-Kindi Pri Optiko,
  • de al-Farghani Pri Elementoj de Astronomio kaj la Ĉielaj Moviĝoj,
  • de al-Farabi Pri la Klasifiko de la Sciencoj,
  • de al-Razi kemiaj kaj kuracistaj verkoj kaj
  • de Thabit ibn Qurra kaj Hunayn ibn Ishaq.[2]
Ĝeraldo de Kremono
(1114-1187)
Traktaĵo pri medicino de Al-Razi tradukita de "Ĝeraldo de Kremono" en la dua duono de la 13-a jarcento.
Traktaĵo pri medicino de Al-Razi tradukita de "Ĝeraldo de Kremono" en la dua duono
de la 13-a jarcento.
Persona informo
Naskiĝo 1114
en Kremono, Italio
Morto 1187
en Toledo, Hispanio
Lingvoj hispanalatinaitala vd
Profesio
Okupo lingvistoastronomotradukistoverkisto • astrologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li redaktis por latinaj legantoj la Toledajn Tabelojn, la plej precizan kompilon de astronomiaj kaj astrologiaj datumoj iam vidite en Eŭropo en la tempo, kio estis parte bazita sur la laboro de al-Zarqali kaj verkoj de Jabir ibn Aflah, la fratoj Banu Musa, de Abu Kamil, Abu al-Qasim, kaj Ibn al-Hajtam (inkluzive de la Libro de Optiko).

Aliaj kuracistaj verkoj kiujn li tradukis inkludu la jenajn:

  • de Ali ibn Ridŭan Expositio ad Tegni Galeni;
  • de Juhanna ibn Sarabijun la Practica, Brevarium-medicine;
  • de Al-Kindi De Gradibus;
  • de Mohamedo ibn Zakarija al-Razi Liber ad Almansorem, Liber divisionum, Introductio in medicinam, De egritudinibus iunkturarum, Antidotarium kaj Practica puerorum;
  • de Isaac Israeli ben Solomon De elementis kaj De definitionibus;
  • de Abu al-Kasim al-Zahraŭi Al-Tasrif kiel Chirurgia;
  • de Aviceno Liber Canonis pri medicino; kaj
  • de Ibn Ŭafid la Liber de medicamentis simplicus de ( Abenguefit).[3]

Referencoj redakti

  1. C. H. Haskins, Renaissance of the Twelfth Century, p. 287. "more of Arabic science passed into Western Europe at the hands of Gerard of Cremona than in any other way."
  2. D. Campbell, Arabian Medicine and Its Influence on the Middle Ages, p. 6.
  3. Jacquart, Danielle, The Influence of Arabic Medicine in the Medieval West, paĝo 983 en Harv, Morelon, Rashed, 1996, pp 963–84.

Bibliografio redakti

  • A History of Medieval Spain, Joseph F. O'Callaghan, Ithaca: Cornell University Press, 1975, p. 313.
  • The Latin Translation of the Arabic Version of Euclid's Elements Commonly Ascribed to Gerard of Cremona, H. L. L. Busard.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĝeraldo de Kremono aŭ Gerardo de Cremona en larramendi.es