Ĝermana lingvaro
La ĝermana lingvaro estas familio apartenanta al la hindeŭropa lingvaro kaj fontanta el la ĝermana lingvo, pralingvo de centra Eŭropo kaj parolita de la ĝermanoj. Ĝi konsistas el tri ĉefaj branĉoj:
- okcidenta ĝermana: afrikansa, angla, frisa, germana, jida, antikva lombarda[1] , nederlanda, skota
- orienta ĝermana (mortinta branĉo): burgunda, gota, vandala
- norda ĝermana (el praskandinavia): dana, sveda, gotlanda; (el Norena:), feroa, islanda, norvega, norna (mortinta)
Antaŭ 2000 jaroj, en norda Germanio, Danio, kaj suda Skandinavio, multaj triboj parolis la ĝermanan, aŭ la teŭtonan pralingvon de la modernaj ĝermanaj lingvoj. Dum 50 generacioj la ĝermanaj dialektoj ŝanĝiĝis tre malrapide, kaj hodiaŭ, en okcidenta Eŭropo, oni parolas la germanan, la anglan kaj la svedan, inter aliaj.
La ĝermanaj lingvoj nun floras en Nordameriko, norda Eŭropo, Sud-Afriko kaj Oceanio kaj estas parolataj de ĉirkaŭ 650 milionoj kiel unua aŭ dua lingvo. El tiuj, ĉirkaŭ 75% parolas la anglan kaj 25% la germanan.
Eĉ hodiaŭ, estas multaj similaĵoj inter la nuntempaj germana kaj angla, ekzemple, en la leksiko, ni trovas: Arm/arm (brako), Finger/finger (fingro), Hand/hand (mano), Land/land (lando), bitter (amara), wild (sovaĝa), Wind/wind (vento), warm (varmeta), Winter/winter (vintro), Bier/beer (biero), Butter/butter (butero), Brot/bread (pano), Haus/house (domo), Maus/mouse (muso), See/sea(maro), Mann/man(viro).
La plej antikvaj skriboj de la ĝermana estas en la gota lingvo en greksimila skribo. La plej fama el la gotaj skriboj estas la Arĝenta Libro, luksa evangeliaro en la gota el la 6-a jarcento.
La norda branĉo devenas de la praskandinavia lingvo. El la modernaj lingvoj, la islanda lingvo estas la plej proksima al la dialektoj de la vikingoj, konataj ankaŭ kiel la Norena.
|
|
Klasifiko
redaktiĜenerala klasifiko de la ĝermanaj lingvoj[2]
|
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Bonvolu ne konfuzi la antikvan mortintan ĝermanan lombardan lingvon, kaj la nunaj latinidaj dialektoj. La etnonomo transdoniĝis sed ĉirkaŭ 500 temis pri ĝermanoj, kaj la nomo estis konservita de latinida etno loĝanta en Lombardio (kp kun Frankoj kaj Francoj, Vandaloj kaj Adaluzoj, antikvaj kaj modernaj Burgundoj ktp.).
- ↑ laŭ Klasifiko de la ĝermanaj lingvoj sur ethnologue.com
- ↑ miksa transira lingvo liganta malaltgermana al dana kun altgermana fono
- ↑ Yinglish, jida-angla
- ↑ tia lingvo
- ↑ de:fränkisch; fr:francique; en:Frankish
- ↑ jéddischdaitsch
Referencoj
redaktiLiteraturo
redakti- Antonsen, E. H., On Defining Stages in Prehistoric Germanic, Language, 41, 1965, 19ff.
- Bennett, William H., An Introduction to the Gothic Language. New York, Modern Language Association of America, 1980
- Campbell, A. Old English Grammar. London, Oxford University Press, 1959
- Cercignani, Fausto, Indo-European ē in Germanic, en Zeitschrift für vergleichende Sprachforschung, 86/1, 1972, 104-110.
- Cercignani, Fausto, Proto-Germanic */i/ and */e/ Revisited, en Journal of English and Germanic Philology, 78/1, 1979, 72-82.
- Cercignani, Fausto, Indo-European eu in Germanic, en Indogermanische Forschungen, 78, 1973, 106-112.
- Cercignani, Fausto, Early Umlaut Phenomena in the Germanic Languages, en Language, 56/1, 1980, 126-136.
- Krahe, Hans - Meid, Wolfgang, Germanische Sprachwissenschaft, Berlin, de Gruyter, 1969
- Lehmann, W. P., A Definition of Proto-Germanic, Language, 37, 1961, 67ff.
- Voyles, Joseph B., Early Germanic Grammar. London, Academic Press, 1992, ISBN 0-12-728270-X.