Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĝiba baleno
Humpback Whale underwater shot.jpg
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Ordo: Cetacoj Cetacea
Subordo: Bartocetacoj Mysticeti
Familio: Balenopteredoj Balaenoptiidae
Genro: Megaptera
Gray, 1846
Specio: M. novaeangliae
Megaptera novaeangliae
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La ĝiba balenomegaptero ĝibdorsa (Megaptera novaeangliae) el la ordo de cetacoj kaj familio de balenopteredoj vivas vintre en la varmeta maro de la tropikaj zonoj kaj printempe migras suden kaj norden al Ia polusaj regionoj. En la Beringa Maro kaj Alaska Golfo ili vivas grandnombre. Vintre tiuj vivantaj en la Oĥocka Maro naĝas suden preter Saĥaleno, kaj la Kuriloj kaj laŭ Honŝuo al la Insularo Ogasava kaj Tajvano. La balenoj vivantaj en la Japana Maro do migras laŭ la orienta marbordo de Koreio al la ĉinaj maroj.

PriskriboRedakti

La ĝiba baleno longas 11,5-15 metrojn kaj pezas 29 tunojn meznombre. Ĝi havas nigran koloron en la dorso kaj blankan en la gorĝo, brusto kaj ventro. Sur ĝiaj gorĝo kaj brusto estas 10-25 sulkoj, kiuj etendiĝas ĝis la umbiliko. Ĝia brusta kaj ventra naĝiloj estas tre longaj.

 
Ĝiba baleno saltanta

KutimaroRedakti

La ĝibaj balenoj ofte grupiĝas. En la grupo troviĝas mamnutrantaj balenoj kaj novnaskitaj idoj. Antaŭ sia enmergiĝo en profundan akvon ili levas sian vostan naĝilon kaj eĉ grandan parton de la posta korpo ekster akvon. La profunda mergiĝado povas daŭri 15-20 minutojn. Ili ŝprucigas mallongan sed dikan akvan kolonon. Ili manĝas ĉefe krustacojn kaj ankaŭ fiŝetojn. Ili ŝatas ruliĝi en akvo kaj iam la tuta korpo elsaltas el la akvo. Falante, ili eligas grandan bruon. Seksumante, la femala kaj maskla balenoj paralele kuŝas sur la akva surfaco. Post 12-monata gravedeco la balenino naskas unu aŭ du idojn. La novnaskito longas 4-5 metrojn. La 11-monata baleno estas demamigita; tiam ĝia longeco jam duobliĝis. La 11,5-12,25 metrojn longa balenino jam sekse maturiĝas. La 12,2 metrojn longa ĝiba baleno povas doni 8 tunojn da graso. Ĝuste pro tio oni multe kaptas ilin. Tamen ili estas fekundaj. Iuj baleninoj povas gravediĝi tuj post la akuŝo.

ManĝokutimoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bobelreta manĝado.

Bobelreta manĝado estas unika kaj kompleksa manĝokutimo uzata de la ĝiba baleno (Megaptera novaeangliae)[1] kaj de la Balenopteroj en la Golfo de Tosa, Japanio.[2][3] Ĝi estas unu el malmultaj surfacaj manĝokutimoj fare de la ĝiba baleno kiuj estas konataj.[4] Tiu tipo de manĝado okazas ofte farita are.[4] La grupogrando povas gami el minimumo de du aŭ tri balenoj partoprenantaj ĝis sesdek samtempe.[5] Balenoj povas ankaŭ plenumi similan metodon de surfaca manĝado nomita atakomanĝado sed fare de unusola animalo.[4]

La ĝiba baleno estas migranta kaj manĝas nur dum la duono de la jaro.[6] Ili tipe pasigas la somerajn monatojn (Majo al Septembro) en manĝareoj de pli malvarmaj akvoj kien ili revenas ĉiujare.[6] Oni dokumentis ilin manĝantaj en areoj kiel Sudorienta Alasko kaj ĉe la marbordo de Antarkto.[6] Dum la alia duono de la jaro la ĝiba baleno pasigas tempon en siaj reproduktejoj kie ili tute ne manĝas. Dum ties manĝosezono ĝibaj balenoj aktive manĝas dum ĝis 22 horojn tage.[5] Ili faras tion por akiri sufiĉajn grasrezervojn stokitajn en siaj korpoj por survivi dum sia reprodukta sezono.[5]

NotojRedakti

  1. "Page Not Found » Brill Online". doi:10.1163/000579511x570893/about/. Alirita la 20an de Februaro 2018.
  2. 木白 俊哉. 2011. 西部北太平洋、特に南西部日本沿岸におけるニタリクジラの資源生態学的研究 Alirita la 16an de Novembro 2018.
  3. "ニタリクジラ". www24.big.or.jp. Alirita la 16an de Novembro 2018.
  4. 4,0 4,1 4,2 Humpback Feeding Behaviour. Alirita 20a de Februaro 2018.
  5. 5,0 5,1 5,2 (1982) “Feeding behavior of the humpback whale, Megaptera novaeangliae, in the western North Atlantic”, Fishery Bulletin 80, p. 259–268. 
  6. 6,0 6,1 6,2 Kieckhefer, Thomas R. (1992). Feeding ecology of humpback whales in continental shelf waters near Cordell Bank, California (Master's). Alirita la 16an de Novembro 2018.