Ĝibodelfenoj

(Alidirektita el Ĝibodelfeno)

Ĝibodelfenoj estas membroj de la genro Sousa. Tiuj delfenoj estas karakterizitaj per rimarkindaj ĝiboj kaj longecaj dorsaj naĝiloj sur la dorso de plenkreskuloj de tiuj specioj. Ili troveblas proksime al marbordoj laŭlonge de tiuj de Okcidenta Afriko kaj en la Hinda Oceano el orienta Suda Afriko al Aŭstralio. Diversaj institucioj jam proponis dividi la hind-pacifikan specion en du apartajn speciojn: nome la Hind-Pacifika ĝibodelfeno kaj la Aŭstralia ĝibodelfeno.

Sousa chinensis (1) by Zureks.jpg
Sousa chinensis

Aspekto redakti

La ĝibodelfenoj estas marbordemaj delfenoj kiuj troveblas laŭlonge de la marbordoj de Okcidenta Afriko kaj en la Hinda Oceano el orienta Suda Afriko al Aŭstralio, tio estas areoj kiuj povas diferencigi por apartaj specoj. La ĝibodelfenoj havas ĝibon ĉe la dorsa naĝilo, same kiel flankaĵon ĉe la ventraj flankoj. La dorsa naĝilo de ĝibodelfenoj estas iome glaveca. La brustaj naĝiloj estas konsiderinde malgrandaj kaj la vostobordoj havas tre markatan mezan noĉon. Ambaŭflanke de la makzeloj estas 30 ĝis 34 malgrandaj konus-formaj dentoj.

Ĵusnaskitaj ĝibodelfenoj estas krem- aŭ perl-nuance blankaj, multe kiel plenkreska beluĥo, dum plenkreskuloj havas sabloklorecan blankan koloron el la vosto al la muzelo. Iliaj flankoj estas malhelgrizaj, kaj iliaj ventroj estas pli helgrizaj.Plenkreskuloj povaa atingi 1.8 ĝis 2.6 m kaj pezas game 100 ĝis 139 kg.[1]

Dieto redakti

La ĉefa dieto de la ĝibodelfenoj konsistas el mugiloj kaj aliaj fiŝoj, kvankam la manĝokutimo estas tre nekonata, same kiel la animaloj mem ne estas tre konataj.

Taksonomio redakti

Referencoj redakti

  1. Atlantic Humpback. ThinkQuest. Arkivita el la originalo je 22a de oktobro 2012. Alirita 26a de januaro 2013. Arkivigite je 2012-10-22 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-22. Alirita 2020-08-25.