Ĝigo (france: gigue [ʒiːɡ]), itale: Giga) estas dancformo de la baroka muziko de vigla, rapidmova takto 12/8, foje ankaŭ en la 6/8-takto. Depende de la varianto, ĝi povis pli simili al alemando aŭ uzi plurajn plifoniajn teknikojn[1].

Paro dancas la ĝigon

Komence kamparana danco, la ĝigo evoluis al ofte uzata formo de la baroka arta muziko en konĉertoj, sonatoj kaj precipe dancosuitoj.

depende de la varianto, ĝi povis pli simili al alemando aŭ uzi plurajn plifoniajn teknikojn.

Distingendas la ĝigo gaja kaj la ĝigo grava. Ĉilasta havas grandan similecon kun la alemando; ne malofte unusama muzikaĵo jen aperas kiel alemando, jen kiel ĝigo.

Multaj komponistoj kiel Johann Sebastian Bach, Georg Philipp Telemann kaj Georg Friedrich Händel skribis ĝigojn.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Werner Danckert: Geschichte der Gigue. Leipzig 1924.

Vidu ankaŭ redakti

Muzika terminaro