Ĝihadismo (ĝihadisma movado, ĝihada movado kaj aliaj variantoj) estas terminoj uzataj por aludi al nuntempa armita ĝihado en Islama fundamentismo. La termino "ĝihadismo" estis kreita en la 2000-aj jaroj kaj ĉefe uzata por referenci al la islamismaj insurekciemo kaj terorismo ekde tiam, sed ĝi estis etendita ankaŭ por kovri kaj la Muĝahedinan gerilon kaj la islamisman terorismon el internacia rigardo ekde ties apero en la 1980-aj jaroj, ĉefe reprezentita en la 1990-aj jaroj fare de la reto de Al-Kaida.

Ribeluloj el Malio.

Nuntempa Ĝihadismo siavice havas siajn radikojn en la ideologia disvolvigo de la islama revivigo de la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj, iranta al Kutbismo kaj rilataj ideologioj dum la mezo de la 20a jarcento.

Ties apero estis plifortigita pro la soveta-afgana milito ekde 1979, kaj estis etendita en variajn armokonfliktojn laŭlonge de la 1990-aj jaroj kaj la 21a jarcento. Specifa salafisma ĝihadismo estis diagnozita ene de la Salafismo de la 1990-aj jaroj fare de Gilles Kepel. Aliaj branĉoj agadas en Sahelo kaj en norda Niĝerio.

Organizoj redakti

Vidu ankaŭ redakti