ĜinanoĜjinanoJinan (ĉine 济南市, pinjine: Jǐnán Shì, (alia transskribo) 濟南市) estas sidejo de Ŝandongo kaj universitata urbo (konata, kiel "Grandurbo de Fontoj") en meza-orienta Ĉinio. Historie (ekzemple en la Enciklopedio de Esperanto de 1934) la urba nomo ankaŭ estis latinliterigita Tsinan.

Ĝinano
subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio • urbego • departemento-ranga urbo
Administrado
Poŝtkodo 250000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 202 432  (2020) [+]
Loĝdenso 898 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 40′ N, 116° 59′ O (mapo)36.666666666667116.98333333333Koordinatoj: 36° 40′ N, 116° 59′ O (mapo) [+]
Alto 23 m [+]
Areo 10244,45 km² (1 024 445 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ĝinano (Ŝandongo)
Ĝinano (Ŝandongo)
DEC
Ĝinano
Ĝinano
Situo de Ĝinano
Ĝinano (Ĉinio)
Ĝinano (Ĉinio)
DEC
Ĝinano
Ĝinano
Situo de Ĝinano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jinan [+]
vdr
Loko de Ĝinano en Ĉinio

Situo redakti

Ĝinano situas preter la Flava rivero. Pekino troviĝas je 400 km-oj. La urbo mem estas trafika nodo havanta ankaŭ internacian flughavenon.

 
La Ĝjinano kun la grandega monumento de Budho

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Ekde la 5-a jarcento budhismo prosperis tie kaj estis longe religia centro.

Proksime de Ĝjinano en la iama antikva Lu-ŝtato en la nuna provinco naskiĝis, vivis kaj mortis Konfuceo (vidu la suban bildon) ( grava ĉina instruisto, verkisto, politikisto, kaj filozofo, kies ideoj, nomataj konfuceismo, profunde influis multajn aziajn kulturojn).

 
Konfuceo
 
La antikva Lu-ŝtato, ĝi estis en nordoriento de Ĉinio, tie naskiĝis, vivis kaj mortis Konfuceo
 
La Baotou reelfluejo la natura karsto-fonto
 
La galerio de fotoj de Ĝjinano

Dum la interna milito en 1260 Ĝinano estis centro de ribelo. En 1906 la urbo donis permeson al la internacia komercado. Inter 1937-1945 la japanoj okupis la urbon. Nun Ĝinano estas grava industria centro. Ekde 1948 la komunistoj havis tie la potencon.

Klimato redakti

Ĝinano havas subtropikan klimaton kun kvar klare difinitaj sezonoj. somere estas varmega kaj pluvoplena klimato, vintre estas malvarmo. La meza temperaturo estas 14.2  °C. La pluvokvanto estas ĉirkaŭ jare po 675 mm. Januare estas la plej malvarma kaj plej seka monato. Julio estas la plej varma kaj plej malseka monato.

Vidindaĵoj redakti

 
La vido al la katolika katedralo de Plej sankta koro de Jesuo kiu situas en la kampuso de Universitato de Ŝandongo en Ĝjinano

Ĝemelurboj redakti

 
Panoramo de Ĝinano (Ĝjinano)

Vidu ankaŭ redakti