Gotfredo (aŭ Ĝofredo) de Jorko (naskiĝis ĉirkaŭ 1152, mortis la 12-an de decembro 1212) estis nelegitima filo de Henriko la 2-a de Anglio.

Gotfredo de Jorko
ĉefepiskopo de Jorko
Persona informo
Geoffrey
Naskiĝo ĉirkaŭ 1152
Morto 12-an de decembro 1212 (1212-12-12)
en Normandio
Tombo Notre-Dame-du-Parc vd
Religio katolika eklezio vd
Familio
Dinastio Anĵua dinastio vd
Patro Henriko la 2-a de Anglio vd
Gefratoj Eleonora de AnglioJohana de AnglioMatilda Plantaĝeneto • William Longespée, 3-a grafo de Salisbury • Johano de AnglioHenriko la Juna ReĝoGotfredo la 2-aRikardo Leonkora • William IX, Count of Poitiers • Morgano vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • juĝisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo redakti

Lia patrino estis Ykenei, kiu eble estis malaltranga, kaj verŝajne li naskiĝis antaŭ la geedziĝo de Henriko kaj Eleonoro de Akvitanio. Malkiel siaj legitimaj duonfratoj, li ĉiam fidelis al sia patro. Ne post septembro 1171 li estis ĉefpresbitero de Lincoln. Ĉirkaŭ majo 1173 la reĝo nomumis lin episkopo de Lincoln, sed la papo konfirmis tion nur en 1175. Tamen li estis neordinata. Dum 1173 kaj la fruaj monatoj de 1174 li batalis kontraŭ la skotoj en norda Anglio, kaj lia kampanjo plifaciligis la kapton de la skota reĝo Vilhelmo la Leono kaj helpis devigi la episkopon de Durham, Hugon de Puiset, fari omaĝon al Henriko. Laŭdire, post tio Henriko diris, "Miaj aliaj filoj [kiuj ribelis] estis ĉiuj bastardoj: estis nur Ĝofredo kiu sin pruvis legitima!"

Post kiam la papo konfirmis lin kiel episkopo de Lincoln, Ĝofredo studis ĉe Tours. Sed la papo insistis ke li estu ordinata, kaj pro tio li demisiis. Tamen li daŭre retenis multajn ekleziajn beneficojn. En 1181 kaj 1182 li estis reĝa kanceliero en Anglio. Kiam en 1187 Princo Rikardo kaj Filipo la 2-a (Francio) kunmilitis kontraŭ Henriko, Ĝofredo estris kvaronon de la armeo de Henriko. Ĝofredo estis kun sia patro kiam tiu estis forpelata de Le Mans, kaj estis la sola filo de Henriko kiu ĉeestis ties morton.

Ĉefepiskopo de Jorko redakti

En septembro 1189 Rikardo nomumis Ĝofredon ĉefepiskopo de Jorko. Ĝofredo aŭ propravole demisiis aŭ estis senigata de la posteno de kanceliero, kaj Rikardo devigis lin esti ordinata por ke li ne estu rivalo por la trono. Li konsekriĝis kiel ĉefepiskopo ĉde Tours la 18-an de aŭgusto 1191, kaj poste iris al Dover. Tie subuloj de la kanceliero, Vilhelmo Longchamp, forprenis lin el sanktejo en la priorejo, kaj li enkarceriĝis en la kastelo. Tio memorigis la popolon pri la martirigo de Thomas Becket kaj Longchamp tre malpopulariĝis. Longchamp diris ke Ĝofredo ne omaĝis Rikardon, sed verŝajne li deziris senpotencigi rivalon. Baldaŭ Ĝofredo liberiĝis, kaj li partoprenis konsilion kiu senigis Longchamp de siaj postenoj kaj kasteloj. Komenciĝis longa kverelo kun Hugo de Puiset, eble pro la aŭtoritato de la ĉefepiskopo de Jorko en la diocezo de Durham.

Ĝofredo donis multe da la trezoro de la katedralo de Jorko por elaĉeti Rikardon de Henriko la 6-a (Sankta Romia Imperio). La katedralaj kanonikoj malsukcese kontraŭis tion, kaj ankaŭ malkontentis pri pluraj ekleziaj alpostenigoj decidataj de Ĝofredo. Oni akuzis Ĝofredon pro simonio kaj neglekto de liaj devoj. Pro tio Ĝofredo ekskomunikis plurajn kanonikojn, kaj plurfoje forbaris ilin de la katedralo.

En 1194 li pruntis grandan sumon de la reĝo por aĉeti la postenon de ŝerifo de Jorko (por kiu li pagis 3,000 markojn). En 1196 li kverelis kun Rikardo, kiu malpermesis lin administri Jorkon. En 1200, post la ekrego de Johano (Anglio), li rifuzis pagi la imposton sur liaj bienoj sed fine devis cedi al la nova ŝerifo de Jorko. En januaro 1201 estiĝis paco inter Ĝofredo kaj Johano. Tamen en 1207 Ĝofredo estris la rifuzon de la ekleziuloj pagi la impostojn de Johano, kiu devigis lin fuĝi al Francio. Ankoraŭ ekzilata, li mortis ĉe Grandmont en Normandio la 12-an de decembro 1212. Li entombiĝis en Grandmont.