Ĝofredo de Montbray

Ĝofredo de Montbray (m. 1093) estis episkopo de Coutances, Normandio, kaj forta subtenanto de Vilhelmo la Konkerinto.

Ĝofredo de Montbray
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1049 (1049-11-30)
Morto 2-an de februaro 1093 (1093-02-02) (43-jaraĝa)
en Coutances
Lingvoj franca
Ŝtataneco Reĝlando Francio
Familio
Frat(in)o Amice
Parencoj Robert de Mowbray
Okupo
Okupo pastro
vdr

Laŭ la kronikisto Orderic Vitalis (m. ĉ.1142), Ĝofredo estis multe pli sperta batalisto ol ekleziulo. Li iĝis episkopo de Coutances en 1048, kaj kolektis sufiĉe da mono de aliaj nobeloj kaj de disrabo de Sicilio por fini la konstruadon de la katedralo de Coutances. Kune kun Odo de Bayeux li batalis sub Vilhelmo la Konkerinto ĉe Hastings, kaj dum la kronado de Vilhelmo estis Ĝofredo kiu invitis la normandajn nobelojn aklami Vilhelmon kiel reĝo.

Vilhelmo donis al li vastajn bienojn en Anglio. Li helpis firmigi la povon de Vilhelmo en Anglio. En 1075 li kontraŭis ribelon de Roĝero de Breteuil (2-a grafo de Hereford) kaj Ralph de Gael. Li ludis gravan rolon en ekleziaj aferoj: ekzemple li juĝis disputojn inter superaj ekleziuloj. Eblas ke li estis inter tiuj kiuj estris la preparon de la Domesday Book.

Post la morto de Vilhelmo la Konkerinto en 1087, li kontraŭis Vilhelmon la 2-an, uzante Bristol, kie li havis fortan kastelon, kiel sia bazo. Li bruligis Bath kaj disrabis Somerset, sed antaŭ la fino de 1088 omaĝis al la reĝo. Eble en 1090 li iris al sia diocezo de Coutances, kie li subtenis Roberton Curthose kontraŭ lia frato Henriko. Li mortis en Coutances en 1093.