Ĝovani Mandzini (informadikisto)

itala profesoro pri informadiko

Ĝovani Mandzini (itale Giovanni Manzini) estas itala universitata profesoro, esploristo, kaj informadikisto. Li estas ĉefe konata kiel unu el la aŭtoroj de la FM-indekso (kune kun Paolo Feraĝina). Laŭ Scopus, li havas H-indekson 28.[1]

Ĝovani Mandzini
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1964 (1964-11-30) (59-jaraĝa)
en Bolonjo
Lingvoj italaanglafranca
Ŝtataneco Italio
Alma mater Scuola Normale Superiore di PisaUniversitato de Pizo
Okupo
Okupo scienca esploristo • komputosciencisto
vdr

Biografio redakti

Mandzini akiris la gradon de magistro pri matematiko ĉe la universitato Scuola Normale Superiore de Pizo (Toskanio, Italio) en 1988.[2][3] Poste, li doktoriĝis en 1995 en la sama universitato.[2] Li instruis ekde 1995 numeran analizon kaj informadikon en la Universitato de Torino (filio de Alessandria; nun nomata Universitato de Orienta Piemonto).[2] Ekde 2021, li estas plena profesoro pri informadiko ĉe la Universitato de Pizo.[2][4]

Dum la jaroj de sia profesio, li partoprenis multajn konferencojn, inkluzive de ALENEX kaj SPIRE.[2]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti