Ĝurĝuro (ruse Джур-Джур, ukraine Джур-Джур, krime-tatare Curcur) estas akvofalo en Krimeo (Ukrainio) sur la rivero Orienta Uluuzeno. La akvofalo altas 16 metrojn kaj estas populara turisma vidindaĵo. La nomo de la akvofalo estas onomatopea (simila al la Esperanta radiko murmur).

Akvofalo Ĝurĝuro
Ĝurĝuro
akvofalo
Lando Ukrainio
Rivero Orienta Uluuzeno
Montaro Krimea montaro
Parto de lando Krimeo
Alteco 16 m
Alto super la marnivelo 469 m
Geografia situo 44° 48′ 19″ N, 34° 27′ 36″ O (mapo)44.80527777777834.46Koordinatoj: 44° 48′ 19″ N, 34° 27′ 36″ O (mapo)
Akvofalo Ĝurĝuro (Ukrainio)
Akvofalo Ĝurĝuro (Ukrainio)
DEC
Akvofalo Ĝurĝuro
Akvofalo Ĝurĝuro
Situo de Akvofalo Ĝurĝuro
Map
Ĝurĝuro
Akvokvanto 0,27 m³/s
vdr

La akvofalo situas sur la teritorio de la Aluŝta municipo proksime al la vilaĝo Generalskoje en la intermontejo Ĥapĥal, formita pro la erozio fare de la rivero Orienta Uluuzeno[1]. La intermontejo situas inter la nordorienta parto de la Demerĝia altebenaĵo kaj la okcidenta parto de la Karabia altebenaĵo.

La akvofalo troviĝas sur la alto de 468 metroj super la marnivelo kaj estas opiniata kiel la plej multakva akvofalo de Krimeo: la averaĝa jara akvokvanto laŭ la multjaraj observoj estas ĉ. 0,27 m³/s; ĝi ne sekiĝas eĉ dum la plej varmega sezono[1].

Malgraŭ tio, ke la akvofalo ne estas tre alta, ĝi estas populara turisma vidindaĵo (ankaŭ pro pitoreska ĉirkaŭa foliarbaro, kiun formas karpenoj, fraksenoj kaj kverkoj). Plej ofte oni atingas ĝin laŭ la montara vojo el la vilaĝo Generalskoje, tamen ekzistas ankaŭ turistaj padoj, kiuj venigas al la akvofalo de sur la Demerĝia kaj Karabia altebenaĵoj. La vizitado de la akvofalo estas pagenda; apud la akvofalo ekzistas malgranda kampadejo, kiu proponas diversajn distraj servojn. Proksime al la akvofalo troviĝas la samnoma kaverno, kiu tamen ne estas ekipita por facila vizitado.

Ekde la jaro 1974 la akvofalo kaj la ĉirkaŭa teritorio (kun la suma areo de 250 hektaroj) estas gardataj kiel hidrologia protektata zono[2].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Jena, Vasilij Georgieviĉ. (1989) Заповедные ландшафты Крыма (Protektataj terenoj de Krimeo). Simferopolo: «Tavrija», p. 83. (en la rusa lingvo)
  2. Sergij Ovĉarenko (2009-09-02). Akvofalo Ĝurĝuro (ukraine). activerest.in.ua. Arkivita el la originalo je 2014-05-09. Alirita 2013-09-22.

Vidu ankaŭ redakti

Ligiloj redakti