Ĥairpur

Ĥairpur (urdue خيرپُور‎, sinde:خیرپور‎) estas universitata urbego en provinco Sindo (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurbo de la samnoma kantono.

Ĥairpur
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 144 949  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 32′ N, 68° 46′ O (mapo)27.53333333333368.766666666667Koordinatoj: 27° 32′ N, 68° 46′ O (mapo) [+]
Ĥairpur (Sindo)
Ĥairpur (Sindo)
DEC
Ĥairpur
Ĥairpur
Situo de Ĥairpur
Ĥairpur (Pakistano)
Ĥairpur (Pakistano)
DEC
Ĥairpur
Ĥairpur
Situo de Ĥairpur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Khairpur [+]
vdr
Rigardo al urbomezo en Ĥairpur

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Ĥairpur kuŝas laŭ la orienta kanalo 11 18 kilometrojn sude de la rivero Induso en meza-orienta parto de Pakistano. Hajderabado kun Ĥairpur estas ankaŭ duoblaj urboj, nur Induso disigas ilin. Multano troviĝas 102, Fajsalabado 220, Lahoro 299, Sukur 391, Rawalpindi 453, Islamabado 467, Peŝavaro 497, Kveta 508, Hajderabado (Pakistano) 603, Karaĉio 737 kilometrojn (aere) [2].

Historio kaj populacio redakti

Ĥairpur estis fondita en 1783 kaj estis sidejo de norda Sindo. Dum la Brita Imperio inter 1843 kaj 1947 konstruiĝis la fervojo. Kampuso estis establita en 1975, universitata statuso estis donita en 1987.

Loĝantaro
1961 1972 1981 1998 2010
34 144 48 299 61 447 102 188 144 949

La loĝantoj estas islamanoj (97 %) kaj parolas la sindan lingvon (90 %). Ekzistas ankaŭ iometa hindua populacio kaj sikoj ankaŭ ĉeestas en Ĥairpur.

Bildoj pri Ĥairpur
 
Malgranda palaco
 
Hotelo
 

Ekonomio kaj eduko redakti

En Ĥairpur post la establado de la nova ŝtato Pakistano en 1947 evoluis la industrio kun tekstiloj, silkoj, ledoj, tapiŝoj. Oni produktas sapojn, ŝuojn, cigaredojn, sukerojn. La pli novaj varoj estas medikamentoj, juveloj kaj vestoj, krome muelejoj pri farunoj funkcias. La ĉirkaŭaĵo estas konata pri la daktiloj.

Krom la universitatoj ankaŭ en altlernejoj studas la studentoj.

Trafiko redakti

Ĥairpur situas laŭ la ĉefa fervoja arterio de Pakistano inter Karaĉio kaj Lahoro. La situo laŭ la vojaj kontaktoj estas simila, krome vojo kuras al la pli proksima milionurbo Multano.

Klimato redakti

En Ĥairpur arida (dezerta) klimato regas, sed en julio kaj aŭgusto la musono efikas.

Bildoj pri Ĥairpur
 
Moskeo
 
Malgranda moskeo
 
Supozeble akvoturo
 
La granda palaco interne
 
Halo en la granda palaco
 
Kanalo ĉe Ĥairpur

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti