ĤambatKhambhat, en Guĝarata: ખંભાત, (en Hindia: खंभात), konata ankaŭ kiel dum la brita periodo Cambay estas urbo kaj ĉirkaŭa urba aglomeraĵo en Ĥambat Taluka, distrikto Anand en la barata subŝtato Guĝarato.[1] Ĝi estis grava komerca centro, kvankam ties haveno estis laŭgrade maluzigeblita pro sedimentoj, kaj la mara komerco moviĝis aliloke. Ĥambato kuŝas sur aluvia ebenaĵo ĉe la norda fino de la Golfo de Ĥambato, notinda pro la granda altiĝo kaj falo de ĝia tajdo, kiu povas varii tiom multe kiom ĝis tridek futojn en la proksimeco de Ĥambato. La urbo estas konata pro produktoj kiaj halvasan, sutarfeni kaj kajtoj (patang). Kaj kvankam ĝi estas parto de la fontoj de nafto kaj gaso, ĝi ne estas tiom disvolvigita kompare kun aliaj proksimaj urboj. Ĝi havis en 2001 totalon de 93,194 loĝantoj.

Ĥambat
urbo
Administrado
Poŝtkodo 388620
Demografio
Loĝantaro 98 700  (2004) [+]
Loĝdenso 34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 19′ N, 72° 37′ O (mapo)22.31311472.619408Koordinatoj: 22° 19′ N, 72° 37′ O (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 2932,9 km² ( 293 290 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĥambat (Guĝarato)
Ĥambat (Guĝarato)
DEC
Ĥambat
Ĥambat
Situo de Ĥambat
Ĥambat (Barato)
Ĥambat (Barato)
DEC
Ĥambat
Ĥambat
Situo de Ĥambat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Khambhat [+]
vdr
Moskeo ekstere

Demografio redakti

En 2021 loĝantoj de Ĥambat atingis cent mil, kio estas laŭ internacia kvalifiko urbego.

Geografio redakti

Ĥambat situas sur la laŭborda ebenaĵo laŭ golfo de Araba Maro tre proksime al duoninsulo Katiavaro nur 8 metrojn super la marnivelo. Nadiad troviĝas 48, Vadodara 57, Baruĉ 73, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 77, Bhavnagar 79, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 100, Surendranagar-Dudreĝ 112, Mumbajo 374, tutlanda ĉefurbo Delhio 840, Kolkato 1617 kilometrojn (aere) [1].

Trafiko redakti

Ĥambat havas ligojn voje kaj fervoje.

Referencoj redakti

  1. Alphabetical List of Towns and their Population: Gujarat. Census of India 2001. Office of The Registrar General & Census Commissioner, Ministry of Home Affairs, Government of India. Arkivita el la originalo je 24a de Novembro 2007.
 
Interno de moskeo en Ĥambato