Ĥamo
Ĥamo (germane Cham) estas urbo kaj komunumo en Kantono Zugo, Svislando. Ĝi havis 14303 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Ĥamo Cham | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Zugo | ||||
Distrikto | Ne estas distriktoj en Kantono Zugo. | ||||
Koordinatoj | 47° 10′ 50″ N 8° 27′ 35″ O / 47.18056 °N, 8.45972 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 50″ N 8° 27′ 35″ O / 47.18056 °N, 8.45972 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 14303 | ||||
Areo | 19,82 km² | ||||
Alteco | 420 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 6330 | ||||
Komunumkodo | 1702 | ||||
Geografio
redaktiĤamo situas ĉe la elfluejo de la rivero Lorze el la Lago de Zugo oriente de la kantonĉefurbo Zugo.
La urbo Ĥamo konsistas el la municipoj, kvartaloj kaj setlejoj Kirchbühl, Städtli, Enikon, Lindencham, Friesencham, Hagendorn, Rumentikon, Niederwil, Oberwil kaj Bibersee.
La najbaraj komunumoj de Ĥamo estas Hünenberg, Zugo, Steinhausen, Knonau kaj Maschwanden.
Trafiko
redaktiĤamo situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zugo al Lucerno. Ĥamo havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A4a de Baar al Lucerno.
Historio
redaktiUnuaj setlejoj ekzistis en Ĥamo jam antaŭ 6000 jaroj. Ankaŭ spuroj de romia setlado estis trovitaj. La unua skriba mencio de Ĥamo datiĝas el la jaro 858 en dokumento per kiu Ludoviko la Germano donacis la bienon Chama al la Virina Abatejo Zuriko. En la jaro 1360 Ĥamo ricevis la urborajton.
Partnerurbo
redaktiPartnerurbo estas la samnoma urbo Ĥamo (germane Cham) en Supra Palatinato, Germanio.