Buĥara emirlando

(Alidirektita el Ĥanlando Buĥaro)

Buĥara emirlandoEmirlando de Buĥaro (uzbeke Buxoro amirligi; 1747-1920) estis islama ŝtato (kun ĉefurbo en Buĥaro) en la nuna Uzbekio, antaŭe nomita Ĥanlando Buĥaro kiu siavice estis posteulo de la Uzbeka Ĥanlando. Poste ĝi estis protektorato de la Rusa Imperio ekde 1873 ĝis ĝia malapero dum la Rusa Revolucio.

Buĥara emirlando
1785 – 7-a de oktobro 1920

Flag of the Emirate of Bukhara.svg

Geografio
Bukhara1850.png
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
Information icon.svg
vdr
Bukhara je ĉ 1600
Bukhara je ĉ 1900 (verde)

Ĥanlando Buĥaro forte konkurencis kun la najbara Ĥanlando Kokando, kiu same en la la 1870-aj jaroj iĝis protektorato de la Rusa Imperio[1].

Ĝi estis kreita kiam la Ĥanlando Buĥaro estis konkerita de la Nadir Ŝaho, ŝaho de Persio, kaj regata de la emiroj de la dinastio Mangit, kiu enkondukis la novan titolon "emiro" anstataŭ "ĥano". La lasta emiro estis Alim Ĥan.

En 1920 ĝi iĝis la Buĥara Popola Soveta Respubliko kaj nuntempe ĝia teritorio troviĝas en la nunaj Uzbekio kaj Taĝikio.

ReferencojRedakti

  1. Uzbek khanate Encyclopædia Britannica angle