Ĥano

tjurka kaj mongola titolo

Ĥano (el la mongola ĥa'an) estas origine tjurkamongola titolo de tribestroj, ŝtatestroj ekde la mezepoko ĝis nuntempo (en Mongola imperio reganto de "uluso" = regno); signifanta pleja reganto, kaj antaŭanta la propran nomon. Ĝi estas transkribata kiel khan en la angla kaj franca lingvoj pro manko de la litero por la sono ĥ. En la moderna turka lingvo oni skribas ĝin kiel han.

Kelkfoje ĝi povas esti tradukata kiel imperiestro. Eble, la plej famaj regantoj kiuj posedis tiun titolon estis Ĝingis-Ĥano kaj lia nepo Kublaj-Ĥano. La unua fondis la Mongolan Imperion kaj la dua la dinastion Juano en Ĉinio. La lasta reganto kiu uzis ĝin estis Bogd Ĥano, lasta imperiestro de Mongolio.

Lando regata de ĥano nomiĝas ĥanlandoĥanujoĥanato.