Ĥariĝismo

Ĥariĝismo kies sekvantoj estas la ĥariĝanoj (arabe خارجي, ĥāriĝī plurale arabe خوارج, ĥaŭāriĝ) estas unu el la tri ĉefaj teologiaj branĉoj de Islamo, kune kun la ŝijaismo kaj sunaismo. Ĥariĝismo venas de la vorto ĥariĝi t.e. "tiu kiu eliras", rilate al la foriro de muzulmanoj en 657 forlasante la bofilon kaj kuzon de Mohamedo, Ali Ibn Abi Talib, ĉar li akceptis la bataladon inter li kaj sia malamiko, la umajada Mu'aŭija.

Ibadiaj ĥariĝanoj aperas blue (Omano).

Male al la sunaistoj, kiuj konsideris ke la kalifo devus esti araba viro el la tribo kurajŝo, kaj de la ŝijaistoj, kiuj konsideris ke Ali, bofilo de Mohamedo, aŭ posteulo lia, la ĥariĝanoj kredis ke la kalifeco ŝprucas el la komunumo, kiu devas libere elekti la plej indan "eĉ se nigra sklavo".

Ili asertas ke piaj faroj ne ekzistas vera fido. Ĥariĝanoj okazigis grandajn ribeliĝojn kontraŭ la umajadoj, malfortigante ilin kaj faciligante la surtroniĝon de la abasidoj. Estis ĥariĝano, kiu mortigis Ali-n en 661.

La rigoreco rilate al la plenumado de ĉiuj islamaj preceptoj kontrastas kun la granda toleremo de ĥariĝano al aliaj religianoj.

Ĥariĝanoj pasintece estis granda komunumo sed poste ili dividiĝis en multnombrajn sektojn. Nuntempe la malmultaj ĥariĝanoj, kiuj ekzistas, apartenas al la ibadioj kaj loĝas en Omano, en Zanzibaro kaj en izolitaj lokoj de Magrebo.

Vidu ankaŭ redakti