Ĥaroŝti, literumita ankaŭ kiel Kharosthi, Kharoshthi kaj Kharoṣṭhī (Kharosthi: 𐨑𐨪𐨆𐨯𐨠𐨁) [1] estis skribsistemo de antikva Hindio uzita en Gandhara (nuntempa Pakistano kaj nordorienta Afganio)[2] por skribi Gandaran Prakriton kaj Sanskriton. Ĝi estis uzita ankaŭ en Centra Azio.[2] Estante abugida, ĝi estis enkondukita almenaŭ ĉirkaŭ la mezo de la 3a jarcento a.K., eble dum la 4a jarcento a.K.,[3] kaj restis uzata ĝis ĝi formortis en sia naskolando ĉirkaŭ la 3a jarcento p.K.[2]

Ĥaroŝti

Tipo

silabaro
ISO 15924 Khar
abugido
Dum 4-a jarcento a.K.E. - 3-a jarcento
vdr
Ĥaroŝti literoj el grek-hindaj moneroj.

Ĝi estis uzata ankaŭ en Baktrio, en la Kuŝana imperio, Sogdio kaj laŭlonge de la Silka Vojo, kie estas iomaj pruvoj ke ĝi survivis ĝis la 7a jarcento en Hotan kaj Niya, urboj de la ĉina regiono Ŝinĝango.

Ĥaroŝti estas kodigita en Unicode en intervalo U+10A00–U+10A5F, ekde la versio 4.1.

Referencoj redakti

  1. "When these alphabets were first deciphered, scholars gave them different names such as 'Indian-Pali' for Brahmi and 'Arian-Pali' for Kharosthi, but these terms are no longer in use." en Upāsaka, Sī Esa. (2002) History of palæography of Mauryan Brāhmī script (angle). Nava Nālanda Mahāvihāra. ISBN 9788188242047.
  2. 2,0 2,1 2,2 R. D. Banerji (April 1920). “The Kharosthi Alphabet”, The Journal of the Royal Asiatic Society of Great Britain and Ireland (2), p. 193–219. 
  3. Salomon 1998, pp. 11–13.