Noto: Ne konfuzu la ĥazarojn kun hazaroj.

La Ĥazarojkazaroj (tatare Xäzärlär, Хәзәрләр; turke Hazarlar; hebree Kuzarim כוזרים; arabe خزر; greke Χαζαροι; latine GazariCosri; perse خزر; ruse Хазары) estis origine nomada, poste duonnomada, tjurka popolo en Centra Azio. Dum la 7-a jarcento ili fondis sendependan regnon en la regiono de la norda Kaŭkazio inter la Kaspia Maro oriente kaj la Nigra Maro okcidente. Dum la 8-a aŭ komence de la 9-a jarcento la popolo konvertiĝis al judismo - ne plu konatas, ĉu nur la socia tavolo de regantoj aŭ ĉu la tuta popolo alprenis la religion.

Ĥazaroj
historia etno
Tjurkaj popoloj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
ĥazara lingvo
Religio
tengrismo
vdr
Ĥazaroj
618 – 1048
historia etno
Geografio
la ĥazaroj kaj la slavaj kaj finnugraj kulturoj norde kaj okcidente najbaraj fine de la 10-a jarcento
la ĥazaroj kaj la slavaj kaj finnugraj kulturoj norde kaj okcidente najbaraj fine de la 10-a jarcento
Ĉefurbo:
Balanjar
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Je la pinto de sia potenco, la popolo regis grandajn partojn de la hodiaŭa Rusio, la okcidenton de la posta Kazaĥio, la orientan Ukrainion, parton de Kaŭkazio kaj la preskaŭinsulon Krimeo.

La Ĥazaroj estis gravaj armeaj aliancanoj de la Bizanca Regno kaj pinte de sia regopovo estis signifa regiona potenco. Ili sukcesis plurfoje venki la milite atakantajn arabajn kalifajn regnojn kaj malebligis tiutempan araban invadon de Orienta Eŭropo. Fine de la 10-a jarcento la kreskanta slava regno Kieva Rus venkis la ĥazarojn kaj ili malaperis el la plua historio.

Pri Ĥazaroj skribis la serba verkisto Milorad Paviĉ en sia fama romano Ĥazara vortaro.

Vidu ankaŭ redakti