Ĥebia baseno (ĉeĥe Chebská pánev) estas geomorfologia tutaĵo en sudokcidenta parto de Subercmontara regiono. Ĥebia baseno havas el vidpunkto de ĉeĥa geomorfologia membrigo neniun subtutaĵon nek distriton.[1] La baseno ricevis sian nomon laŭ urbo Cheb.

Ĥebia baseno
ĉeĥe Chebská pánev, germane Egerbecken
baseno
Oficiala nomo: Ĥebia baseno
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Historia regiono Bohemio
Parto de Subercmontara regiono
Najbaraj unuoj
Akvejo Ohře
Plej alta punkto
 - situo Doubravský vrch
 - alteco 534 m s. m.
 - koordinatoj 50° 01′ 19″ N 12° 26′ 52″ O / 50.02194 °N, 12.44778 °O / 50.02194; 12.44778 (mapo)
Longo 25 km (16 mi)
Larĝo 25 km (16 mi)
Areo 271,00 km² (27 100 ha)
Geologia konsisto sedimentoj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chebská pánev
Portalo pri Geografio

Geologia konsisto

redakti
 
Vildštejna kuntavolaĵo ĉe Kynšperk nad Ohří

La norda parto de Ĥebia baseno estas plenigita de terciaraj sedimentoj de ŝanceliĝema egeco kun maksimuma profundaĵo proksimume 300 m sur sia orienta rando. La subaĵo de la norda parto de Ĥebia baseno kreas plimulte sinkintaj rifoj de smrĉina plutono; en la parto suda validiĝas precipe filitoj. Sedimentado de suba argile-sabla kuntavolaĵo estas rekovrita sur pli grandajn partojn de la baseno karba vejno kaj ega komplekso de kuntavolaĵo cde ciprisa argilŝtono. La ciprisa kuntavolaĵo loke ne estas evoluigita. La plej malaĝaj terciaraj sedimentoj estas argiloj kaj sabloj de supra kuntavolaĵo kun multnombraj vejnoj de kaolinaj argiloj kaj sabloj uzataj en ceramika kaj konstruindustrioj. La plej grandaj akumulaĵoj de ampleksaj asupraĵaj minejoj estas apud la orienta rando, inter Skalná kaj Plesná (Nová Ves, Velký Luh, Vackovec ks.)

En la konstrio de la baseno aperas tektonaj linioj de kelkaj direktoj: nordokcidento-sudoriento (precipe en la centra difekta zono en la regiono de Soos), orient-sudoriento-okcident-sudokcidento kaj nordo-sudo. En la regiono okazas intensa, aree ampleksaj naturaj eskapoj kaj elfluoj de karbona dioksido. Tiujn ĉi aperaĵojn eblas observi tamen en apudrivera ebenaĵo de rojo Plesná (Mofetoj de Hartoušov kaj Bublák) kaj tamen en la naturrezervejo Soos kiel fontoj (Císařský, Věra), sed ankaŭ kiel sekaj elfluoj de CO2 en marĉaj krateroj de mofeta tipo. Sed la plej konataj elfluoj estas mineralakvaj fontoj en Františkovy Lázně uzataj en balneoterapio.

La plej malaĝaj sedimentoj estas kvaternaraj – inter la plej konataj apartenas vejnoj de marĉejoj, uzataj al banlokaj celoj (ekz. Františkovy Lázně, Vackovec ks.)

Hidrogeologio

redakti
 
Mineralakvo de Pochlovice en Dolní Pochlovice
 
Ĉambrego de Fonto de Glauber en Františkovy Lázně

Ĥebia baseno estas ampleksa sistemo kun akumulaĵo de simplaj akvoj kaj mineralakvoj kun diversa grado de memstareco. Esceptan postenon havas mineralakvoj en Františkovy Lázně kaj la proksima ĉirkaŭaĵo. Specifa estas eluzo de mineralakvoj al trinkceloj.[2] Apartan hidrokemian pozicion havas mineralfonto Glauber IV pro sia alta mineraligon (preskaŭ ĝis 24 g·l−1). La plej varma natura apero de karbonata akvo de Ĥebia baseno estas Císařský pramen en nacia naturrezervejo Soos, kun temperaturo proksimume 17 °C. Plimulto de fontoj de la karbonataj akvoj kaj parto de malprofunde kaptataj fontoj estas ligita al hidrodinamika zono de subteraj akvoj, malgranda parto al sistemo de streĉitaj artezaj akvoj de basena strukturo. Karbona dioksido havas en la tuta baseno profundaĵan devenon, nur kondiĉoj de la supreniro al surfaco estas diferencaj.[3] La ĉefa infiltra teritorio de la fontoj de Františkovy Lázně estas apudsituanta parto de granita plutono de Smrčiny. Timoj el endanĝerigo de la mineralakvoj de Františkovy Lázně gvidis al ripetita proklamado de protektitaj zonoj. Sed la subteraj akvoj satitaj de karbona dioksido aperas en ampleksaj teritorioj de Ĥebia baseno kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. La aperoj prezentas unu el la plej grandaj akumuladoj de karbonataj akvoj en Ĉeĥio. En Ĥebia baseno kaj ĝia senpera ĉirkaŭaĵo estis konstatita pli ol cent elfluoj tragasigitaj mineralakvoj. Krom la mineralakvoj estas laŭ akvokoleke signifa kolekto de la subtera akvo en ĉirkaŭaĵo de Nebanice.[2] El reguligejo de akvo Nebanice estas liverata trinkakvo tra nebanica grupa akvokondukilo por loĝantoj de de Cheb kaj grandan parton de loĝantoj de distrikto Cheb.

Referencoj

redakti
  1. BALATKA, Břetislav; KALVODA, Jan. Geomorfologické členění reliéfu Čech. Kartografie Praha, 2006. (ISBN 80-7011-913-6)
  2. 2,0 2,1 Rojík, Petr. Chebská pánev. Výzkumný ústav pro hnědé uhlí. Arkivita el la originalo je 2016-03-09. Alirita 2016-01-12.
  3. Kolářová, Margita. (1979) Minerální vody Západočeského kraje. Praha: Ústřední ústav geologický, p. 35–37.

Literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti