Ĥersono

urbo en Ukrainio

Ĥersono (ukraine Херсон) estas urbo en la suda parto de Ukrainio, administra centro de la Ĥersona provinco, grava industria kaj kultura centro de la sudo de Ukrainio. La urbo situas sur la alta dekstra bordo de Dnepro apud ĝia alfluejo al la Dnepra kreko de la Nigra Maro. En la urbo loĝas ĉirkaŭ 320 mil homoj (en 2007).

Ĥersono
Херсон
urbo en Ukrainio • urbo de provinca signifo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ukrainio
Provinco Ĥersona provinco
Fondita 1778
Poŝtkodo 73xxx
Telefonkodo +380 552
Retpaĝaro http://www.city.kherson.ua/
Politiko
Urbestro Vladimir SALDO
Demografio
Loĝantaro 321 000  (2007)
Loĝdenso 1 781 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 38′ N, 32° 35′ O (mapo)46.63333333333332.583333333333Koordinatoj: 46° 38′ N, 32° 35′ O (mapo)
Alto 25 m [+]
Areo 135,5 km² (13 550 ha)
Horzono UTC+2
Ĥersono Херсон (Ĥersona provinco)
Ĥersono
Херсон (Ĥersona provinco)
DEC
Ĥersono Херсон
Ĥersono
Херсон
Situo de Ĥersono
Херсон
Ĥersono Херсон (Ukrainio)
Ĥersono
Херсон (Ukrainio)
DEC
Ĥersono Херсон
Ĥersono
Херсон
Situo de Ĥersono
Херсон

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kherson [+]
vdr

Historio redakti

La urbo naskiĝis kiel milita fortikaĵo en 1737 dum unu el la militoj inter Rusujo kaj Turkujo.

La 18-an de junio 1778 sur la loko de la fortikaĵo oni ekkonstruis ŝip-uzinon - la ĉefan entreprenon de la estonta urbo. Oni nomis ĝin "Ĥersono" omaĝe al la antikva helena urbo "Ĥersoneso" (Χερσόνησος). Kiel "patron" de la urbo oni opinias i.a. la princon Grigorij Aleksandroviĉ Potjomkin (favoraton de imperiestrino Katerino la 2-a (Rusio)). Fine de la 18a jarcento la urbo ludis gravan rolon pri evoluigo de la eksteraj ekonomiaj ligoj de la Rusia Imperio.

La urbo ekkreskis rapide post la jaro 1861. Oni pliprofundigis la fluejon de Dnepro, danke al kio Ĥersono iĝis grava marhaveno.

Dum la jaroj de industriigo (1920-30aj jaroj) la urbo iĝis grava industria centro.

Dum la Dua mondmilito la urbo estis okupita inter la 19-a de aŭgusto 1941 kaj la 13-a de marto 1944.

En la jaro 1978 la urbo estis honorita per Ordeno de Laborista Ruĝa standardo.

Dum la invado de Rusio en Ukrainion, Ĥersono estis okupita inter la 2-a de marto kaj la 11-a de novembro 2022[1][2].

Administra divido redakti

 
Dnepro ĉe Ĥersono

La urbo estas dividita je tri distriktkoj:

  • Suvorova distrikto (ukraine Суворовський район) - la plej malnova, okupas ĉefe la historian centron de la urbo;
  • Komsomola distrikto (ukraine Комсомольский район) - ĉefe industria distrikto;
  • Dnepra distrikto (ukraine Днiпровський район)
 
La domo de la provinca administracio, kun ne plu staranta Lenino sur la soklo, faligita de la urbanoj la 22an de feb. 2014 dum la Eŭromajdano en Kievo
 
Katedralo de Sankta Katerino

Demografio redakti

Laŭ la censo de la jaro 2001 76,4% de la urba loĝantaro estas etnaj ukrainoj, 20,0% — rusoj, la resto - la reprezentantoj de aliaj etnoj. La kvanto de la loĝantaro laŭ la jaroj:

  • 1799 — 2,3 miloj da loĝantoj
  • 1846 — 23,6 mil
  • 1910 — 64 mil
  • 1914 — 21 mil
  • 1926 — 58 mil
  • 1939 — 97 mil
  • 1959 — 158 mil
  • 1981 — 329 mil
  • 2004 — 361 mil
  • 2007 — 315 mil

Ekonomio redakti

La ĉefaj branĉoj de la urba ekonomio estas la nutra industrio, la maŝin-konstruado (ankaŭ ŝip-konstruado kaj ŝip-riparado), malpeza industrio, vitra, kemia kaj nafto-prilabora industrioj. Krome, Ĥersono kaj la regiono ĉirkaŭ ĝi estas signifa kurac- kaj ripoz-regiono (ĉefe porinfana).

Ĥersono estas grava fervoja nodo. En la urbo estas grandaj mara kaj rivera havenoj; estas ankaŭ flughaveno.

Scienco kaj kulturo redakti

Ĥersono estas grava scienca kaj kultura centro. En la urbo estas multaj altlernejoj (inter ili — la Ĥersona Ŝtata Universitato, Ĥersona Ŝtata Agrikultura Universitato, Ĥersona Ŝtata Teĥnika Universitato), kelkaj sciencaj institucioj (ekz., la Agrikultura Instituto de la suda regiono de Ukrainio, strukture apartenanta al la Ukrainia Akademio de agrikulturaj sciencoj).

En la urbo estas 2 teatroj, filharmonio, kelkaj muzeoj, kelkaj kulturdomoj, planetario.

Ĝemel-urboj redakti

 
La monumento omaĝe al John Howard en Ĥersono
 
Moŝe Ŝaret, la israela politikisto naskita en Ĥersono, dum la jaroj 1953-1955 la ĉefministro de Israelo

Ĥersono subtenas interrilatojn kun la jenaj urboj:

Famuloj ligitaj kun Ĥersono redakti

 
La tomboŝtono de Grigorij Aleksandroviĉ Potjomkin en la Katedralo de Sankta Katerino en Ĥersono
 
Sergej Stanishev, naskita en Ĥersono la bulgara politikisto, MEP, la ĉefministro de Bulgario 2005–2009
 
Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto
 
La tombo de Mariusz Zaruski en Ĥersono

Ĥersono kaj Esperanto redakti

La kreinto de Esperanto, L. L. Zamenhof laboris en la urbo inter novembro 1889 kaj majo 1890. Ĝis nun en la urbo mankas iuj memor-mencioj pri tio. Nun aperis taŭga placo ĉe la domo de la provinca administracio, kun ne plu staranta Lenino sur la soklo, faligita de la urbanoj la 22an de februaro 2014 dum la Eŭromajdano en Kievo - do eble ukrainaj esperantistoj starigu la monumenton de Ludoviko Zamenhof sur tiu libera soklo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti