Ĥibat Cion

(Alidirektita el Ĥibat-Cion)

Ĥibat Cion (hebree חיבת ציון signifante "Amantoj de Ciono") estis pola organizo por helpi la judojn reiri al la Promesita Lando.

Ĥibat Cion
politika movado • cionisto
Komenco 1884 vd
Lando(j) Ukrainio vd
vdr

Historio redakti

En junio 1882 estiĝis kunveno en Varsovio por fondi ĝeneralan societon Ĥibat Cion en tiu urbo. En unu el la varsoviaj kunvenoj, L. L. Zamenhof (aliĝinta dum sia studenta aktivado) konatiĝis kun sia estonta edzino, Klara Silbernik.[1]

Je la fino de la 19a jarcento, la unua cionisma grupo estis organizita en Ciechanowiec, en Pollando, sub la nomo "Ĥibat Cion". En la unua cionisma kongreso de 1897 en Bazelo, 2 cionismaj delegitoj estis el Ciechanowiec. Ĉar la cionisma movado estis malpermesita en la Rusa Imperio, la organizo estigis sekretajn aktivecojn kaj kunvenoj okazis en privataj domoj. En ĉi tiu tempo, la "Bundo"-movado estis aktiva en Ciechanowiec ankaŭ sub kaŝaj kondiĉoj.

Referencoj redakti

  1. Marjorie Boulton. Zamenhof - Creator of Esperanto, 1960, Londono: eldonejo Routledge kaj Paul Kegan), p. 31.

Retaj ligiloj redakti