Ĥoj

urbo en la provinco okcidenta Azerbajĝano de Irano

Ĥoj (perse خوی, armene Խոյ) estas urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Okcidenta Azerbajĝano, en nordokcidenta Irano.

Ĥoj · خوی · Խոյ
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Okcidenta Azerbajĝano
Telefonkodo 0461
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 198 845  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 38° 33′ N, 44° 57′ O (mapo)38.55027777777844.952222222222Koordinatoj: 38° 33′ N, 44° 57′ O (mapo) [+]
Alto 1 143 m [+]
Horzono UTC+03:30
Ĥoj · خوی · Խոյ (Irano)
Ĥoj · خوی · Խոյ (Irano)
DEC
Ĥoj · خوی · Խոյ
Ĥoj · خوی · Խոյ
Situo de Ĥoj · خوی · Խոյ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Khoy [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Ĥoj situas sur altebenaĵo en rivervalo proksime al altaj montoj. La urbego situas norde 111 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Urmijo, 656 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano, 1316 kilometrojn de Maŝhado, 1644 kilometrojn de la suda marhaveno Bandar Abaso [1].

Historio redakti

Tiu loko estis konata en antikvaj tempoj pri la salminejoj kiuj igis ĝin grava haltejo de la Silka vojo. La loknomo Khoj aperis nur en la 14-a jarcento. Ĝi estis parto de la Reĝlando Armenio dum jarcentoj. En 1724 la otomanoj okupis la urbon. En 1828 en Ĥoj vivis multe da armenoj, tamen traktato donis al la rusoj la rajton instigi enmigradon de armenoj de Irano al la Rusa Imperio. Tamen malgranda armena loĝantaro restis en Ĥoj.

 
Urbodomo de Ĥoj.

Ĝi estis okupita de turkoj en 1911, poste de rusoj, kiuj retiriĝis en 1917. En la Dua mondmilito Ĥoj estis okupita de Sovetunio ĝis 1946. Ĥoj estis deklarita urbo en 1923. La loĝantoj de la grandurbo estas ĉefe azerioj (iomete persoj kaj kurdoj), sed ĉiuj povas konversacii en la persa.

Ekonomio redakti

Ĥoj estas komerca centro, sed la ĉirkaŭaĵo estas bazita sur agrikulturo helpe de irigacio, oni produktas fruktojn, grenojn kaj konstrulignojn.

 
Bazaro en Ĥoj

Klimato redakti

Ĥoj situas en la duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSk). Jare pluvas po 284 mm, en ĉiuj monatoj pluvas/neĝas, tamen inter julio-septembro apenaŭ. La averaĝa jara temperaturo estas 12,2 °C (pro la alteco), inter novembro-marto estas frostoj. La vetero estas tre malvarma en vintro kaj malvarmeta somere.

Trafiko redakti

Ĥoj havas flughavenon kaj regionajn vojojn al la provinco.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti