Ĥomejniŝahr
Ĥomejniŝahr, aŭ Ĥomejniurbo persalingve خمينی شهر estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Isfahano, en meza Irano. La urbego apartenas al urbaro de Esfahano kaj portas nomon de Ruhollah Ĥomejni.
Ĥomejniŝahr · | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano • urbego | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Isfahano | ||
Telefonkodo | 031 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 247 128 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 41′ N, 51° 32′ O (mapo)32.68555555555651.536111111111Koordinatoj: 32° 41′ N, 51° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 595 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Khomeyni Shahr [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Supermara alteco: 1591 m
- Loĝantaro: 247,128 en 2016
- Horzono: UTC+3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: (+98) 31
Geografio redakti
Ĥomejniŝahr situas sur altebenaĵo en mezo de la lando. Proksima milionurbo estas Esfahano.
Historio redakti
La urbo estis originale konata kiel Sedeh, kiu signifas: 3 fortikaĵoj. Loke oni uzis longe la loknomon Sedeh depost la pli nova nomo. Tamen, ekzistas fakte kvin iamaj vilaĝoj formante identigeblajn partojn de la urbego, tio kontraŭdiras al ideo de 3 fortikaĵoj. La urba municipo estis kreita en 1932. Post la irana revolucio de 1979 la grandurbo prenis la nomon Ĥomejniurbo honore al ajatolo Ĥomejni.
Eduko redakti
La Islama Universitato estas unu el la plej esperigaj iranaj universitatoj en diversaj kampoj, precipe en mekaniko kaj elektrotekniko.
Klimato redakti
Ĥomejniŝahr situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La jara averaĝa precipitaĵo estas iom pli, ol 110 mm. Inter junio-septembro neniam aŭ escepte apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 16, 2 °C. Inter decembro-februaro ofte frostas, dum la seka senpluva sezono estas averaĝe pli, ol 30 °C.
Vidindaĵoj redakti
En Ĥomejniŝahr troviĝas multe de historiaj konstruaĵoj.
Fontoj redakti
- interalie WikiTrans