Ĥoralkantoraro (latine schola cantorum „kantorlernejo“) estas ĥoro, kiu kantas en la liturgio la unuvoĉan gregorian ĥoralon. Ofte ĥoralkantoraro konsistas nur el viroj, ekzistas tamen ankaŭ miksitaj aŭ nurvirinaj ĥoralkantorarojn. Kutime oni kantas kun surmetita liturgia vestaĵo, ekzemple kun nigra talaro kaj blanka roĉeto.

ĥoralkantoraro

Je tio la ordinariumo (la fiksitaj partoj de katolik meso) plejofte estas kantata alterne inter ĥoralkantoraro kaj diserva komunumo. La proprion, do tiuj eroj de la meso, kiuj ŝanĝiĝas laŭ tago de la liturgia jaro kaj okazo de la meso, kutime kantas alterne inter unu aŭ pluraj kantoroj kaj la kantoraro.

Origine ĥoralkantoraroj kantis nurvoĉe. Ĉar post la Dua Vatikana Koncilio la gregoria ĥoralo tamen ne plu estas tiel disvastiĝinte kiel antaŭe, la orgenisto akompanas almenaŭ la ordinariumon, por subteni precipe la kantadon de la diserva komunumo.

Eksteraj ligiloj redakti