Ĥorug, (taĝike en cirila alfabeto Хоруғ, en persa alfabeto خارغ, en iuj lingvoj laŭ angla modelo latinliterigita Khorugh), estas urbo en la sudo de Taĝikio kaj la ĉefurbo de Monta Badaĥŝano, aŭtonoma provinco ene de Taĝikio en Centra Azio.

Panorama vido de la urbo je marto 2008
Panorama vido de la urbo je marto 2008
Ĥorug
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 736000
Demografio
Loĝantaro 31 100  (2022) [+]
Geografio
Geografia situo 37° 30′ N, 71° 33′ O (mapo)37.49166666666771.5575Koordinatoj: 37° 30′ N, 71° 33′ O (mapo) [+]
Alto 2 123 m [+]
Horzono UTC+06:00 [+]
Ĥorug (Taĝikio)
Ĥorug (Taĝikio)
DEC
Ĥorug
Ĥorug
Situo de Ĥorug

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Khorugh [+]
vdr

Geografio redakti

 
Ĥorug kun la rivero Gunt, fotita el la botanika ĝardeno de la urbo en 2004

La urbo, kiu havas proksimume 22 000 loĝantojn, situas rekte ĉe la limo al Afganio kaj rekte okcidente de la enfluo de la rivero Ŝaĥada en la pli grandan riveron Gunt, kiu mem okcidente de la urbaj limoj ĉe la taĝikia-afgania limo enfluas la riveron Pjanĝ.

La urbo, kiu troviĝas en alteco de 2 065 metroj super la marnivelo, ĉirkaŭatas de altaj montoj de la montaro Pamiro: Monto rekte norde de la urbo havas altecon de 4493 metroj, plia sude de la urbo altecon de 4493 metroj, kaj pliaj iom pli norde respektive oriente situantaj montoj atingas altecon de ĉis 5329 metroj.

Trafiko redakti

La urbo havas neregulan konekton per aviadiletoj kaj helikopteroj al la taĝikia ĉefurbo Duŝanbeo. Ŝosee ĝi same konektatas kun Duŝanbeo, sed la strato plejparte estas en malbona kondiĉo. Ĝis la jaro 2015 la taĝika registaro planas modernigi la ŝoseon. Pli bonan staton havas la Pamira Ŝoseo al la kirgizia urbo .

Ekonomio kaj eduko redakti

Mankas industriaj instalaĵoj. Multaj urbanoj estas sen laborposteno. Plej granda labordonanto estas la fondaĵo Aga-Ĥan, kiu havas plurajn evoluhelpajn projektojn en la urbo kaj interalie vivtenas tranoktejojn por gastoj.

La urba universitato fondita en 1992 estas konata ekster la limoj de Centra Azio.

Inter botanikistoj la urbo havas bonan renomon ekde la 1940-aj jaroj. La botanika ĝardeno de la universitato sur monteto super la rivero Gunt inter fakuloj estas aprezata.

Historio redakti

La urbo fondiĝis fine de la 19-a jarcento kiel rusia armea garnizono, por bremsi la ekspansion de la Brita Imperio el Afganio al Taĝikio kaj fortikigi la limon inter la du regnozonoj.

En 1996 la urbo estis bezo de pactrupo de Unuiĝintaj Nacioj kun soldatoj el Rusio kaj Kazaĥio cele al sekurigo de la limo inter Afganio kaj Taĝikio.

Eksteraj ligiloj redakti