Ĥosro la 2-a

sasanida regnestro

Ĥosro la 2-a (Ĥosroes la 2-a en klasikaj fontoj, titole "Aparvez"; poste ŝanĝita al Parviz), "La Venkinto" – (en mezpersa Husrō(y); ankaŭ Ĥusraŭ Parvēz, en nova persa: en farsia خسرو پرویز Ĥosro Parviz), estis la lasta granda reĝo de la Sasanida Imperio, kiu regis el 590 al 628.[1] Li estis la filo de Hormizd la 4-a (reĝis en 579–590) kaj la nepo de Kosroes la 1-a (reĝis en 531–579). Li estis la lasta reĝo de Persio kiu havis pli longdaŭran regadon antaŭ la Islama konkero de Persio, kiu ekis kvin jarojn post lia morto pro murdo. Li perdis sian tronon, poste rekuperis ĝin pere de romia helpo, kaj post jardeko, iris rivali la agadon de Aĥemenida Imperio, kaj konkeris la riĉajn orientromiaj provincoj de Mezoriento; multe el lia regado estis dediĉita al militoj kontraŭ la Bizanca Imperio kaj al luktado kontraŭ povaspirantoj kiaj Bahram Ĉobin kaj Vistahm.

Ĥosro la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 569 (0569-11-30)
en Seleŭkio-Ktesifono
Morto 28-an de februaro 628 (0628-02-28) (58-jaraĝa)
en Seleŭkio-Ktesifono,  Sasanida Imperio
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Senkapigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortigita de Mihr Hormozd vd
Religio Zaratuŝtrismo vd
Lingvoj mezpersa vd
Loĝloko Tak Kasra vd
Ŝtataneco Sasanida Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Sasanidoj vd
Patro Hormizd IV (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Shirin (en) Traduki
Maria (en) Traduki
Gordiya (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Kavadh II (en) Traduki
 ( Maria (en) Traduki)
Mardanshah (en) Traduki
 ( Shirin (en) Traduki)
Javanshir (en) Traduki
 ( Gordiya (en) Traduki)
Boran (en) Traduki
 ( Maria (en) Traduki)
Farrukhzad Khosrau V (en) Traduki
 ( nekonata valoro)
Azarmidokht (en) Traduki
 ( Maria (en) Traduki)
Shahriyar (en) Traduki
 ( Shirin (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Bahram Chobin (en) Traduki (frato de edzino)
Rostam Farrokhzād (en) Traduki (second nephew (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo guberniestro
monarko
militestro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉe verkoj de Persa literaturo kiaj Ŝahnameo kaj Ĥosro kaj Ŝirin (en farsi خسرو و شیرین), nome fama tragedia amhistorio de Nizami Ganjavi (1141−1209), tre prilaborata fikcia versio de la vivo de Ĥosro faris lin unu el plej grandaj herooj de tiu kulturo, same multe kiel amanto kaj kiel reĝo. Ĥosro kaj Ŝirin rakontas la historion de lia amo por la Aramea princino Ŝirin, kiu iĝis lia reĝino post longa amserĉado kun diversaj malfaciloj.

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Howard-Johnston, James (2010). "ḴOSROW II". Encyclopaedia Iranica, reta eldono. Konsultita la 9an de Novembro 2013. [1]