Ĥristina Kozlovska

Ĥristina KOZLOVSKA, ukraine Христина Козловська (naskiĝis la 1-an de majo 1989 en vilaĝo Velika Kamjanka, Kolomea distrikto, Ivano-Frankivska provinco, Ukrainio) estas ukraina verkistino, poetino, ĵurnalistino.

Ĥristina Kozlovska
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1989 (1989-05-01) (34-jaraĝa)
en Velyka Kam'yanka
Lingvoj ukraina vd
Ŝtataneco Ukrainio vd
Alma mater Ciskarpatia Nacia Universitato Vasil Stefanik vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Post fino de ĝeneralkleriga lernejo en Velika Kamjanka ŝi studis anglan filologion en Ĉekarpata Nacia Universitato "Vasil Stefanik" en Ivano-Frankivsk.

Verkado redakti

Ekde 2008 ŝi estas membro de la literatura studio "Nobel" (urbo Ivano-Frankivsk) gvidata de Halina Petrosanjak, partoprenis en la kolekto de verkoj de “Nobel”-anoj "Donu! Nobelpremion al ukrainaj verkistoj!"). Ŝiaj verkoj aperis en ukrainaj periodaĵoj ("Svit molodi", "Bukovinskij ĵurnal", "Pereval", "Literatura i ĵittja", "Halickij korespondent") kaj ankaŭ en la organo de ukrainoj de Norda Ameriko - "Ukrainske Slovo" (Ĉikago, Usono).

Ĥristina Kozlovska estas aŭtorino de la prozaj libroj “Pli valora ol oro” (literatura agentejo "Discursus", Brusturiv, 2015), “Lacerto kaj ĝia vosto” (literatura agentejo "Discursus", Brusturiv, 2018), “Lastaj tagoj” (eldonejo "Hravitacija", Ivano-Frankivsk, 2023), “Renegatojj” (eldonejo "Hravitacija", Ivano-Frankivsk, 2023), kunaŭtorino de la libro “Atendante bebon. Naŭ neordinaraj monatoj” (literatura agentejo "Discursus", Brusturiv, 2018) kaj de la poezia libro "Tuŝi printempon" (Kolomeo, 2008).

Ŝiaj apartaj verkoj estas tradukitaj en Esperanton de Petro Palivoda kaj aperigitaj en Ukrainio ("Ukraina Stelo" US-3-2016-net.pdf Arkivigite je 2016-12-28 per la retarkivo Wayback Machine), Ĉinio ("Penseo" PEN296.pdf Arkivigite je 2016-12-28 per la retarkivo Wayback Machine, PEN297.pdf Arkivigite je 2016-12-28 per la retarkivo Wayback Machine, PEN309.pdf Arkivigite je 2017-07-31 per la retarkivo Wayback Machine), "Beletra Edeno"), Kanado ("La Riverego Arkivigite je 2017-08-02 per la retarkivo Wayback Machine"), Usono («Saluton!», "Beletra Almanako"), Turkio ("Turka Stelo"), Pollando ("Pola Esperantisto"), Kroatio ("Kresko"), Koreio ("TERanidO"), Hungario ("Vesperto. Literaturaj folioj") kaj Ĉeĥio brajle ("Esperanta ligilo").

Ŝiaj apartaj verkoj estas tradukitaj ankaŭ en la germanan lingvon (traduko de Petro Palivoda) kaj aperigitaj en "Skljanka ĉasu - Zeitglas" kaj en "Aus 20 Jahren Zeitglas". Unu verko estas tradukita en la turkan lingvon (traduko de Vasil Kadifeli) kaj aperigita en "Kurşun Kalem" (Turkio). Unu verko estas tradukita en la nederlandan lingvon (traduko de Rien Hamers) kaj aperigita en "Tijdschrift voor Slavische Literatur" (Nederlando). Ŝiaj verkoj estas ankaŭ tradukitaj en la slovakan lingvon kaj aperigitaj en la Antogologio de ukraina prozo. En 2022, Eldonejo Zindale (Seulo, Korea Respubliko) eldonis libron de elektita prozo de Ĥristina Kozlovska titolita Kato Floro en du lingvoj: la korea (tradukis Jang Jeong Yeol (Ombro), Esperanto (tradukis Petro Palivoda), kaj ankaŭ la libron sub la titolo La Magiisto en tri lingvoj: la korea (tradukis Jang Jeong-Yeol (Ombro), Esperanto (tradukis Petro Palivoda kaj Oh Tae-Young (Mateno), kaj la angla (tradukis Petro Palivoda).

Ŝiaj poemoj estas tradukitaj al la turka kaj al la franca lingvoj. Ili estas aperigitaj en la turka revuo Le Dactylo Méditerranéen.

Fondinto kaj posedanto de la eldonejo "Hravitaciha"

Premioj redakti

  • Gajninto de la poezia konkurso "De la vidpunkto de aŭtuno" (Ivano-Frankivsk, 2008).
  • Gajninto de la literatura premio de la eldonejo "Smoloskip" en 2014 kaj laŭreato de la konkurso en 2021.
  • Gajninto de la internacia ukraina-germana literatura premio "Oles Honĉar" por la manuskripto de la romano en noveloj “Ora ĉeno”, kiu aperis en 2015 kiel aparta libro titolata “Pli valora ol oro” en la literatura agentejo "Discursus".
  • Gajninto de la Internacia junulara literatura konkurso "Hranoslov-2020”.