Ĥristo Rjaĥovski

EdE-R

Ĥristo RJAĤOVSKI, bulgaro, d-ro, advokato. Nask. en 1881 en Gara Levski, mortis en 1934. Apartenis al literatura rondeto en Sofia (Nikolov, Petkov, Zografski, Spasov ktp.), kiu eldonis E-lingvan gazeton, el kiu poste fariĝis la „Unua Paŝo“. En 1904 eldonis senpagan propagandan gazeton „Trumpetisto“ kaj en 1907 „B. E-isto“. En 1906 eldonis prop. broŝuron.