Ĥuŝab
Ĥuŝab (urdue خُوشاب estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie estas sidejoj de la samnomaj kantono kaj distrikto (tamen nuntempe Ĥuŝab ne estas kantona sidejo). La loknomo signifas: dolĉa kaj bongusta akvo, kiu estas aludo al rivera akvo.
Ĥuŝab | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 41000 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 110 868 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 18′ N, 72° 21′ O (mapo)32.29166666666772.35Koordinatoj: 32° 18′ N, 72° 21′ O (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Bazaj informoj redakti
- loĝantaro: 119 384 (2017, [1])
- horzono: UTC+ 5
- poŝtkodo: 41000
- telefonkodo: +92 454
- Supermara alteco: 188 m
Geografio redakti
Ĥuŝab situas laŭ Ĝelum (rivero). Sargodha troviĝas 44, Ĝang 114, Fajsalabado 126, Ravalpindio 161, Islamabado 174, Peŝavaro 202, Lahoro 211, Multano 246, Karaĉio 974 km-ojn (aere) [2].
Historio redakti
Onidire Ĥuŝab estis fondita en 1503, la defenda muro estis konstruita en 1593. Dum la historio ofte okazis inundoj, kiuj plene detruis la urbon. En 1867 Ĥuŝab iĝis distrikta sidejo. Ŝajnas, en la 21-a jarcento la urbego estas hejmo de nuklea centralo, kritika parto de la armilprogramo de Pakistano. Supozeble la centralo povas konstrui malgrandajn, mallongdistancajn atombombojn.
Loĝantaro redakti
1901 | 1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2010 | 2017 |
---|---|---|---|---|---|---|
11 403 | 24 851 | 43 391 | 56 274 | 87 294 | 113 348 | 119 384 |
La loĝantaro plialtiĝis preskaŭ trioble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 1,6% malpli alta ol la nacia mezumo (2,4%). Enurbe la panĝaba lingvo estas parolata en procento 96.
Trafiko redakti
Al Ĥuŝab kuras 5 vojoj (el ili la plej gravaj el Ĝang kaj Sargodha), krome estas ponto tra la rivero [3]. Ĥuŝab troviĝas laŭ fervoja linio inter Sargodha-Kundian. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Fajsalabado.
Klimato redakti
Ĥuŝab situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BWh) kun influo de musono.
Fontoj redakti
- WikiTrans
- [4]