Ĵaŭdo

tago de la semajno

Ĵaŭdo estas la kvara tago de la semajno, laŭ internacia normo ISO 8601. Tiu nomo venas el la franca jeudi, kiu siavice venas de la latina dies Iovis, tago de la dio Jovo aŭ Jupitero. El tiu venas la vortojn jueves kaj giovedì ankaŭ.

Jupitero kaj Tetiso, oleopentraĵo de Dominique Ingres, 1811.

Oni kopiis la ideon en ĝermanidaj lingvoj, uzante la tondrodion Thor anstataŭ Jupitero en la angla Thursday; la germana vorto Donnerstag signifas "tondrotago".

En multaj mondpartoj, ĵaŭdo estas la kvara tago de la laborsemajno.

Ĵaŭdo sekvas merkredon kaj antaŭvenas vendredon.

Titoloj, esprimoj, eventoj, kun ĵaŭdo redakti

  • nigra ĵaŭdo estis kolapso de la borso de la Wall Street
  • sangruĝa ĵaŭdo estis la grava protesto de la hungaraj laboristoj antaŭ la unua mondmilito
  • sankta ĵaŭdo estas la ĵaŭdo antaŭ Pasko

Vidu ankaŭ redakti