Ĝafar Panahi

(Alidirektita el Ĵafar Panahi)

Ĝafar PANAHI, (perse: جعفر پناهي), naskiĝis je la 11-a de julio jare 1960 en Mianeh, Irano kaj estas konata irana reĝisoro. De frua infaneco li regule vizitadis Kanun (instruistejo por intelekta disvolviĝo de infanoj). Tie li konatiĝis kun filmoj de Abbas Kiarostami kaj persone ili interkonatiĝis en la jaro 1994. Poste Ĝafar eklernis la institucion de kino kaj teatro en Teherano. Unuaj filmoj de Ĝafar estis filmetoj (Jarali baŝlar, Hegah-dovom), sed poste longaj filmoj estis verkitaj. Ĝafar mem diras, ke lia kino estas sociologia. Laŭ liaj vortoj li provas montri ĉiutagan vivon.

Ĝafar Panahi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1960 (1960-07-11) (63-jaraĝa)
en Mianeh
Lingvoj Irana lingvaro
Loĝloko Teherano
Ŝtataneco Irano
Alma mater University of Islamic Republic of Iran Broadcasting • Teherana universitato
Familio
Infano Panah Panahi
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktorofilmmuntistoscenaristoaktoro • reĝisoro
vdr

Filmoj redakti

  • Jarali baŝlar (1988) (Vunditaj kapoj)
  • Negah-e dovom (1989) (la dua rigardo)
  • Kiŝ (1991)
  • Doust (1992) (Amiko)
  • Aĥarin emtehan (1992)
  • Badkonake sefid (1995) (Blanka balono)
  • Ajneh (1997) (Spegulo)
  • Ardekoul (1997)
  • Dajereh (2000) (La cirklo)
  • Talaje sorĥ (2003) (Karmina oro)

Eksteraj ligiloj redakti