Jakoba (Henegovio)

(Alidirektita el Ĵakelina de Bavario)

Grafino JakobaĴakelina, denaske Jakoba de Bavario, germane Jakobäa, nederlande Jacoba, france Jacqueline [ĵaklin], latine Jacoba Bavariae (naskiĝis la 15-an de julio 1401; mortis la 9-an de oktobro 1436) de la Vitelsbaĥa dinastio estis dukino de Bavario-Straubing (denaska titolo), grafino de Holando kaj Zelando, kaj grafino de Henegovio (regantaj titoloj) inter 1417 kaj 1433. Mallongatempe ŝi estis ankaŭ Daŭfenino de Francio, inter 1415 kaj 1417, kaj Dukino de Gloucester en la jardeko 1420, se oni konsideras valida ŝian edziniĝon al Humphrey, duko de Gloucester (1390-1447). Jakoba estis la lasta reganto el la Dinastio Wittelsbach de Henegovio kaj Holando. Post ŝia morto, ŝiaj proprietaĵoj estis hereditaj de Filipo la 3-a, kromnomita la Bona, Duko de Burgundio.

Jakoba de Henegovio
Grafino de Henegovio, Holando kaj Zelando
Jakoba de Bavario, holanda skolo, ĉ. 1600
Jakoba de Bavario, holanda skolo, ĉ. 1600
Regado 30-a de majo 1417
12-a de aprilo 1433
Antaŭulo Vilhelmo la 4-a/6-a
Sekvanto Filipo la Bona
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1401 (1401-07-15)
en Le Quesnoy,  Francio
Morto 8-an de oktobro 1436 (1436-10-08) (35-jaraĝa)
en Teylingen,  Nederlando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Binnenhof vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj
Patro Vilhelmo la 2-a de Bavario
Patrino Margareta de Burgundio (1374-1441)
Gefratoj Edward, Lord of Hoogwoud vd
Edz(in)o Johano, Daŭfeno de Francio • Johano la 4-a, Duko de Brabanto • Humphrey, duko de GloucesterFrank van Borssele
Infanoj child Plantagenet vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 

Principe ŝi estis vokata kiel Jakoba de Nederlando, indikante ke ŝi estas la heredantino pri la propraĵoj de sia patro. Ŝi estis la sola filino de Vilhelmo la 2-a (1365-1417), Duko de Bavario, ankaŭ konata kiel Vilhelmo la 6-a, Grafo de Nederlando, pro lia edziĝo al Margareta de Burgundio, Dukino de Bavario (1374-1441), filino de Margareta la 3-a, Grafino de Flandrio (1350-1405) kaj Filipo la maltima (1342-1404).

Kiam ŝi estis 22 monatojn aĝa, en Parizo, la 5-an de majo 1403 kaj ree kiam ŝi estis 5-jara, en Compiègne, la 29-an de junio 1406, Jakoba fariĝis fianĉino al Johano, Daŭfeno de Francio (1398-1417) kaj Duko de Turanĝio, kvara filo de la reĝo Karlo la 6-a (1368-1422) de Francio kaj la reĝino Izabela de Bavario (1370-1435). Jakoba, same kiel ŝia fianĉo, edukiĝis en la Kastelo de Le Quesnoy, ŝia naskiĝloko. La knabo estis edukita kiel protektito de sia duonpatro, ĉar oni esperis ke li sukcedos kiel reganto de Henegovio kaj tute ne en Francio. La 22-an de aprilo 1411 la papo liberigis lin de tiu unuiĝo-promeso, sed, la 6-an de aŭgusto 1415, kiam Jakoba estis 14-jara, ŝi kaj Johano geedziĝis en Hago.

La 15-an de decembro 1415, mortis lia plej maljuna frato Ludoviko, Daŭfeno de Francio kaj Duko de Akvitanio (1397-1415), kaj Johano fariĝis la nova daŭfeno kaj heredanto al la trono. Tamen, Johano mortis la 4-an de aprilo 1417. Post du monatoj, la 31-an de majo, Jakob ankaŭ perdis sian patron.

Milito kontraŭ Johano la 3-a kaj dua edziniĝo redakti

Post la morto de ŝia patro, Jakoba agnoskiĝis kiel suverenino de Holando, Zelando kaj Henegovio. Tamen, ŝia onklo, Johano la 3-a (1374-1425), Duko de Bavario kaj episkopo de Lieĝo, ankaŭ prezentis sin kiel leĝa pretendanto al la teritorioj en Holando kaj Zelando. Tiamaniere ke la civila milito, konata kiel Milito de la Fiŝhokoj kaj la Moruoj (1350-1490), inter katolikoj kaj protestantoj, rekomenciĝis. La fiŝhokuloj apogis Jakoban dum la Moruuloj subtenis ŝian onklon.

Jakoba sentis sin tre malforta por solvi la situacion kaj ŝi decidis reedziniĝi. En 1418, ŝia onklo kaj protektanto, Johano la sentima (1371-1419), Duko de Burgundio, aranĝis al ŝi edziniĝon kun ŝia kuzo, Johano la 4-a (1403-1427), Duko de Brabanto kaj Limburgo. Tamen, Johano la 4-a montris sin malforta politikestro kaj li donis al Johano la 3-a kompletan povon sur Holando kaj Zelando dum 12 jaroj, en 1420. Post tiu misuzo de ŝia heredaĵo, Jakoba kaj ŝiaj aliancitoj decidis nuligi la geedziĝon. Ili asertis ke la geedziĝo estis valida tiam kiam ili intime interrilatis, kaj sekrete ŝi foriris al Anglio invitita de Henriko la 5-a (1387-1422). Ŝi fariĝis honorgastino en la angla kortego, kaj kiam la estonta Henriko la 6-a (1421-1471) naskiĝis, Jakoba nepre estis unu el liaj baptopatrinoj.

 
Jakoba de Bavario,
gravuraĵo el la 16-a jarcento

Edziniĝo al la Duko de Gloucester redakti

Nur post la neatendita morto de Henriko la 5-a, en 1422, Jakoba akiris sian duban divorcon el Johano de Brabanto, validante en Anglio, kaj kiu permesis al ŝi edziniĝi al Humphrey, duko de Gloucester (1390-1447). Tamen, ĉar ne ĉiuj reguloj estis observitaj, la geedziĝo estis haste kaj sekrete preparita en urbo Hadleigh, Essex, iom antaŭ la 7-a de marto 1423.

Jakoba esperis ke Humphrey sukcesus restaŭrigi al ŝi la perditajn graflandojn, sed, kiel angla reganto, li estis tre okupita kun la ŝtataj aferoj. Humphrey vizitis Henegovion, kie li estas agnoskita kiel legitima grafo, sed li devis foriri antaŭ ol sukcesi bonajn rezultojn rilate al Holando kaj Zelando, kiuj neis liajn rajtojn. Li devis reiri al Anglio, lasante Jakoban malantaŭe en Henegovio. Filipo la bona (1396-1467), la nova duko de Burgundio, apogis ŝian eksan edzon, Johano la 4-a, kaj en 1425, ŝi devis kapitulaci kaj arestiĝis en Gento.

Nederlanda milito redakti

Ŝia situacio modifis kiam ŝia onklo Johano la 3-a de Bavario mortis la 6-an de januaro 1425, viktimo pri veneniĝo. Johano la 4-a, Duko de Brabanto, ade pretendis siajn rajtojn sur Holando, Zelando kaj Henegovio kaj elektis Filipon, Dukon de Burgundio, kiel regento de Holando kaj Zelando, tiel kiel li estis farinta antaŭe kun Johano la 3-a.

Jakoba sukcesis eskapi el la arestejo, en Gento, alivestita kun viraj vestoj kaj fuĝis al Schoonhoven, kaj poste al Gouda, kie ŝi restis kun la estroj de la Fiŝhoka Partio. Tiame, ŝia eksa edzo, Johano de Brabanto, decidis disputi ŝian heredaĵon. Ĉi-rilate, Humphrey intervenis, kvankam kun limigita forto, kio rezultis en bedaŭrindaj konsekvencoj por la alianco anglo-brabanta, kiu helpis la anglan demandon en Francio dum la Centjara milito. La 27-an de februaro 1426, la papo Marteno la 5-a (1431-1417) dekretis ke Jakoba ankoraŭ estas edzino al Johano la 4-a, duko de Brabanto, kaj do, ŝia edziniĝo al Humphrey, duko de Gloucester, estis nelegitima. Tamen, Johano la 4-a mortis post unu jaro, la 17-an de aprilo 1427.

Paco kaj perdo de ŝiaj teritorioj redakti

La 3-an de julio 1428, Jakoba devis konsenti pri pacotraktado, konata kiel Repaciĝo de Deft[1] kun la duko de Burgundio. Laŭ ĉi-traktado, Jakoba konservis siajn titolojn kiel Grafino de Holando, Zelando kaj Henegovio, sed la administrado de ŝiaj teritorioj estis metitaj en la manojn de Filipo, kiu estis nomumita kiel ŝia heredanto, en la kazo de ŝia morto sen infanoj. Krom tio al ŝi ne estis permesate edziniĝi sen interkonsento kun ŝia patrino, kun Filipo kaj kelkaj reprezentantoj el la tri graflandoj. Tamen, ŝia financa situacio estis nekontentiga. Ŝi apenaŭ havis rimedojn por administri la propran domon. Plue, la duko de Burgundio ne haltis post la pacotraktado de 1428. Li subaĉetis la lojalecon de ŝiaj aliancitoj aŭ malamikigis ilin al ŝi per malnoblaj manovroj. Dum la pasko 1433, Jakoba "volonte" donis al Filipo ĉiujn siajn teritoriojn kaj titolojn. Interŝanĝe de tio, ŝi povis ricevi la rentojn akiritajn de pluraj propraĵoj, ĉefe tiuj situantaj en Zelando.

4-a edziniĝo kaj lastaj jaroj redakti

Dank'al la rezigno de siaj titoloj, Jakoba retiriĝis al siaj propraĵoj en Zelando. Tie ŝi konatiĝis kun la riĉa kaj nobela Francisko, Senjoro de Borssele (1396-1470), ankaŭ konata kiel Frank van Borssele, kaj ili fariĝis intimaj. En printempo de la jaro 1434, ili geedziĝis kaj Filipo donis al Frank la titolon Grafo de Oostervant. Ĉi tiu edziniĝo, kontraŭe de la tri antaŭaj, estis pro amo, almenaŭ por Jakoba. Tamen ĝi ne longe daŭris, kaj en 1436 ŝi ekmalsaniĝis kaj post kelkaj monatoj da malsano ŝi mortis pro tuberkulozo en la Kastelo Teylingen, la 8-an de oktobro 1436. Ĉar ŝi ne lasis infanojn, Filipo de Burgundio heredis Henegovion kaj Holandon. Ŝia edzo Francisko supervivis ŝin tridek kvar jarojn.

Legendoj redakti

Multaj legendoj ĉirkaŭas la vivon de Jakoba. La plej ofta estas pri ŝia sekreta edziniĝo al Francisko de Borssele, en 1432, du jarojn antaŭe al ilia publika kaj oficiala geedziĝo. Al ŝia sekreta edziniĝo oni kreditas la efektivan kaŭzon ke ŝi rezignis siajn titolojn kaj donis ilin al la duko de Burgundio, ĉar tio signifas ke ŝi malobservis la regulojn en la pacotraktado de 1428. Tamen, ne ekzistas evidentaĵoj montrante ke tiu sekreta geedziĝo vere okazis kaj tiutempaj fontoj nur mencias la onidiraĵojn pri estonta geedziĝo inter Jakoba kaj Francisko fine de 1433, unu jaron kaj duonon post la rezigno de Jakoba pri la titoloj.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti