Ĵaluzio[1] estas aĵura, fiksa aŭ movebla ligna fermilo, kiun oni almetas al fenestro aŭ al alia aperturo, por ebligi al la interne estantaj personoj rigardi eksteren kaj ne esti mem vidataj; kiel ekzemploj oni indikas ĵaluziojn de araba aŭ hispana domo aŭ de loĝio en teatro. Oni direktas, ne kiel sinonimoj, sed kiel rilataj terminoj al persieno, ŝutro.

Ĵaluzio en kapelo San Ginés de Francelos, Galegio.
Ĵaluzio en Irano.

Laŭ Francisko Azorín Ĵaluzio estas Aĵura objekto. Ĵaluzioj [tiele: sen akuz.] oni uzas ofte kiel tralumebla, k. travidebla kovrilo ĉe edificaj aperturoj.[2] Li indikas etimologion el la latina celar (kaŝi).[3]

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto [1] Alirita la 26an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 97.
  3. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti