Ĵang Guotao, Zhang Guotao (26a de Novembro, 1897 – 3a de Decembro, 1979), aŭ Ĉang Kuo-tao, estis fonda membro de la Komunista Partio de Ĉinio (ĈKP) kaj rivalo de Mao Zedong. Dum la 1920-aj jaroj li studis en Sovetunio kaj iĝis grava kontakto kun la Kominterno, organizante kunlaboran movadon en Unuigita Fronto de la ĈKP kun la Kuomintango. En 1931, post la Partio estis forigita el la urboj, li establis la E-Ĝu-Ŭan Soveton.

Ĵang Guotao
Persona informo
张国焘
Naskiĝo 26-an de novembro 1897 (1897-11-26)
en Pingxiang
Morto 3-an de decembro 1979 (1979-12-03) (82-jaraĝa)
en Scarborough
Ŝtataneco Popola Respubliko ĈinioRespubliko Ĉinio vd
Alma mater Pekina Universitato vd
Partio Komunista Partio de ĈinioKuomintango vd
Familio
Edz(in)o Yang Zillie vd
Infanoj Q61718082 vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mao Zedong kun Ĵang Guotao en Janan, 1937.

Kian liaj armeoj estis forigitaj el la regiono, li aliĝis al la Longa Marŝado sed perdis konfliktan lukton por la partia estreco en kiu venkis Mao Zedong. La armeoj de Ĉang iam faris diferencan vojon disde tiu de Mao kaj estis akre atakitaj de lokaj fortoj en Gansuo. Kiam liaj venkitaj fortoj finfine alvenis al kuniĝo kun Mao en Janan, Ĉang plue perdis sian defion al Mao, kaj lasis la partion en 1938. Ĉang finfine retiriĝis al Kanado, en 1968. Li iĝis kristano tuj antaŭ sia morto en Toronto, Ontario, en 1979. Liaj memoroj havigas valorajn kaj rektan informaron pri sia vivo kaj pri la historio de la Komunista Partio.[1]

Notoj redakti

  1. "Chang Kuo-t'ao," Donald W. Klein, Anne B. Clark, Biographic Dictionary of Chinese Communism 1921–1965 (Cambridge, Mass., 1971), Volume I pp. 38–43.

Bibliografio redakti

  • Chang Kuo-t'ao, The Rise of the Chinese Communist Party (Lawrence: University Press of Kansas, 1971).
  • Tony Saich, eld. kun kontribuo el Benjamin Yang, The Rise to Power of the Chinese Communist Party: Documents and Analysis (Armonk, N.Y.: M.E. Sharpe, 1996 (ISBN 1-56324-154-4)).
  • Benjamin Yang (Bingzhang Yang), From Revolution to Politics: Chinese Communists on the Long March. (Boulder: Westview, 1990; 338p. (ISBN 0-8133-7672-6)).
  • Bill Schiller, "The man who could have been Mao", The Toronto Star, 26a de Septembro, 2009. [1]. Surbaze en Chang Jung, Jon Halliday, Mao The Unknown Story (2005).