Ĵang KjanZhang Qian (en ĉina: 張騫; m. 113 a.K.)[1] estis ĉina funkciulo kaj diplomato kiu servis kiel imperia sendito al la mondo ekster Ĉinio en la fino de la 2a jarcento a.K. dum la dinastio Han. Li estis la unua oficiala diplomato kiu reportis fidindan informon pri Centra Azio al la ĉina imperia kortego, tiam sub la imperiestro Wu Di, kaj ludis gravan rolon pioniran en la ĉinaj koloniigo kaj konkero de la regiono nune konata kiel Ŝinĝango.

Ĵang Kjan
Persona informo
Naskiĝo
en Chenggu County, Hanzhong Commandery, Dinastio Han
Morto
en Ĉinio
Lingvoj Malnova ĉina
Ŝtataneco Dinastio Han
Okupo
Okupo esploristo • diplomatopolitikisto
vdr

Nuntempe la veturoj de Ĵang Kjan estas asociaj kun la ĉefa vojo de transkontinenta komerco, nome la Silka Vojo. Esence, liaj misioj malfermis Ĉinion al multaj regnoj kaj produktoj de parto de la mondo tiam nekonataj al ĉinoj. La rakontoj de liaj esploroj tra Centra Azio estas detalaj en la fruaj historiaj kronikoj, nome Registroj de la Granda Historiisto, kompilitaj de Sima Qian en la 1a jarcento a.K. La Centraziaj sekcioj de la vojoj de la Silka Vojo etendiĝis ĉirkaŭ la jaro 114 a.K. ĉefe pere de la misioj kaj esploroj de Ĵang Kjan.[2] Nuntempe Kjan estas konsiderata nacia heroo kaj adorata pro la ŝlosila rolo kiun li ludis por malfermi Ĉinion al la komerca mondo.

Notoj redakti

  1. Loewe (2000), p. 688.
  2. Boulnois, Luce (2005). Silk Road: Monks, Warriors & Merchants. Hong Kong: Odyssey Books. p. 66. ISBN 962-217-721-2.

Bibliografio redakti

  • Hulsewé, A. F. P. kaj Loewe, M. A. N., (1979). China in Central Asia: The Early Stage 125 BC – AD 23: an annotated translation of chapters 61 and 96 of the History of the Former Han Dynasty. Leiden: E. J. Brill.
  • Loewe, Michael (2000). "Zhang Qian 張騫". A Biographical Dictionary of the Qin, Former Han, and Xin Periods (220 BC – AD 24). Leiden: Brill. pp. 687–9. ISBN 90-04-10364-3.
  • Yü, Ying-shih (1986). "Han Foreign Relations". In Twitchett, Denis; Fairbank, John K. The Cambridge History of China, Volume 1: The Ch'in and Han Empires, 221 B.C. – A.D. 220. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 377–462.