Eugenia Amis

(Alidirektita el Ĵenja Amis)
4 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 2 jan. 2021.

Ĵenja (Yevgeniya) Zvereva AMIS naskiĝis la 5-an de septembro 1978 en Kievo, Ukrainio, kaj esperantistiĝis en 1999; ŝi loĝis en Atlanto (Usono) en 2005-2010, kaj ekde oktobro 2010 ŝi loĝas en Montrealo, Kanado.

Eugenia Amis
Ĵenja Amis (2005)
Ĵenja Amis (2005)
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1978 (1978-09-05) (46-jaraĝa)
en Kievo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Kanado
Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Joel Amis Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1999–)
redaktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

En 2003 ŝi diplomiĝis de Nacia Teknika Universitato de Ukrainio "KPI" (eldona fakultato) kiel ĵurnalisto-redaktoro. En Ukrainio ŝi kunlaboris kiel ĵurnalisto kun kelkaj tutlandaj turismaj ĵurnaloj kaj revuoj kiel ĵurnalisto kaj redaktoro (ŝi multe kontribuis, interalie, per artikoloj pri Esperanto).

Ekde 2002 ĝis somero 2007 ŝi estis ĉef-redaktorino de Kontakto, kaj ekde somero 2007 ĝis somero 2008 - ĝia kompostisto kaj vic-redaktoro; ŝi ankaŭ estis vicredaktorino kaj kompostistino de TEJO Tutmonde kaj de la revuo de Esperanto-USA (antaŭe ELNA). Ŝi estas estrarano de Esperanto-Societo Kebekia kaj redaktoro de ties revuo La Riverego.

Ŝi magistriĝis (2016) de la Universitato Kebekia en Montrealo (UQAM) en la fako de Sciencoj de Administrado (Merkatiko).

Ŝi estas estrarano de Kanada Esperanto-Asocio, la redaktoro de ĝia organo (Lumo) kaj aŭtoro de pluraj verkoj (mallongaj rakontoj por La Ondo de Esperanto, INK: Interkultura Novelo-Konkurso, poezio: Beletra Almanako, kaj tradukisto de pluraj rakontoj de ukrainaj verkistoj). Ŝi verkis kaj produktis teatraĵon “1910” (disponigita rete per kanalo Exploring Esperanto), kiu debutis dum la Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo (2022), kie ŝi estis sekretario, respondeculo pri sociaj retoj kaj tagaj ekskursoj.

Familio

redakti

En majo 2005 ŝi edziniĝis al Joel Amis en rozkruca geedziĝceremonio en la Atlanta Loĝio de la Rozkruca Ordeno, AMORC.

Vidu ankaŭ

redakti

Olha Kobilanska