Ĵonko estas antikva ĉina tipo de velŝipo kiu estas ankoraŭ uzata nuntempe. Ĵonkoj estis disvolvigitaj dum la Dinastio Song (960–1279)[1] kaj estis uzitaj kiel tramaraj ŝipoj tiom frue kiom ĝis la 2a jarcento. Ili evoluis dum la postaj dinastioj, kaj estis uzataj tra Azio por longaj oceanaj vojaĝoj. Ili troviĝis, kaj laŭ malpliaj nombroj ankoraŭ troviĝas, tra Sudorienta Azio kaj Barato, sed ĉefe en Ĉinio, eble plej fame en Hong Kong.

Ĵonko el la 13a jarcento, Dinastio Song
Moderna ĵonko en Hong Kong en 2016
Ĵonko ĉe Hong Kong, ĉirkaŭ 1880.

Ili povas ege varii laŭ grando kaj estas grava regiona variado en la tipo de velaro, sed ĉiuj uzas velojn moveblaj per samlarĝaj bastonoj.[2]

Notoj redakti

  1. Crossley, Pamela Kyle, Daniel R. Headrick, Steven W. Hirsch, Lyman L. Johnson, kaj David Northrup. "Song Industries." The Earth and Its Peoples. De Richard W. Bulliet. 4a eld. Boston: Houghton Mifflin, 2008. 279–80. Print.
  2. Julia Jones The Salt-stained book, Golden Duck, 2011, p 127

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti